Reocín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reocín
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39...
Retpaĝaro Retejo de Urbodomo
Demografio
Loĝantaro 8,318  (2012)
Loĝdenso 255,34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 22′ N, 4° 5′ U (mapo)43.361111111111-4.0863888888889Koordinatoj: 43° 22′ N, 4° 5′ U (mapo)
Alto 79 m [+]
Areo 32,09 km² (3 209 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Reocín (Kantabrio)
Reocín (Kantabrio)
DEC
Reocín
Reocín
Situo de Reocín
Reocín (Hispanio)
Reocín (Hispanio)
DEC
Reocín
Reocín
Situo de Reocín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reocín [+]
vdr

Reocín estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio. Ĝi situas en la komarko Saja-Nansa, en la centro de Kantabrio, agante kiel nodo de vojoj en la Kantabra Kornico kaj la Norda Altebenaĵo en Kastilio kaj Leono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas najbara al la municipol Alfoz de Lloredo kaj Santillana del Mar (norde), Cabezón de la Sal (okcidente), Mazcuerras kaj Cartes (sude) kaj Torrelavega (oriente).

La loĝantaro de la municipoj estas disa en jenaj vilaĝoj:

  • Barcenaciones, 152 loĝ.
  • Caranceja, 274 loĝ.
  • Cerrazo, 551 loĝ.
  • Golbardo, 199 loĝ.
  • Helguera, 733 loĝ.
  • Puente San Miguel (sidejo de municipa registaro), 3 184 loĝ.
  • Quijas, 783 loĝ.
  • Reocín, 62 loĝ.
  • San Esteban, 103 loĝ.
  • Valles, 533 loĝ.
  • Veguilla, 451 loĝ.
  • Villapresente, 1 293 loĝ.

Historio[redakti | redakti fonton]

Reocín estas lulilo de la nuna Kantabrio. En la municipa ĉefurbo Puente San Miguel estas la Kunsidejo de Puente San Miguel, kie en 1778 la konsilio de la provinco de Naŭ Valoj de la regno Asturio de Santillana kunvenis por kuniĝi formante novan provincon. Tiu kunveno okazis la 28-an de julio kaj estas memore honorita ĉiun jaron per la Tago de la Institucioj de Kantabrio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco, ekspluatado de zinko estis la ĉefa industrio. Situante proksime de la industria urbo Torrelavega, la municipo enhavas kreskantajn industrian kaj komercan areojn. En ĝi situas la Entreprena Parko de Besaya, kiu estas industria areo kun surfaco de 800.000 kvadrataj metroj. Krome, ĝi estas la devenloko de la familio de bankestroj Botín, kiu estas unu el plej riĉaj familioj en Hispanio kaj la mondo, tre ligita al la Banko Santandero.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Kirko en vilaĝo Barcenaciones.
  • Palaco kaj turo de Bustamante, en vilaĝo Quijas.
  • Ponto de Golbardo, super rivero Saja.
  • Kaverno La Estación, kun prahomaj gravuraĵoj.
  • Kaverno La Clotilde, kun prahomaj gravuraĵoj.
  • Bieno de la societo Puente San Miguel, en samnoma vilaĝo, kun historia ĝardeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]