Repertuaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Repertoire (lat. repertorium „trovejo“) estas la tuteco de verkoj aŭ prezentaĵoj, kiun artisto, artistogrupo, teatro aŭ alia institucio povas prezenti. Reperuaro estas prezentata laŭ plano.

Muzikistoj kaj aliaj prezentaj artistoj ofte disponas pri ampleksa repertuaro, precipe se ili povas interpreti novajn pecojn ne post pena kaj streĉa studado, sed eble post unuafojan perceptado aŭ helpe de notoj aŭ aliaj modeloj. La repertuaron limigas la disponebla tempo por la enstudado de novaj pecoj kaj la tempoelspezo, kiujn postulas la unuopaj pecoj kaj programeroj. La tempoelspezo rezultas el la postuloj je la perfektigo de la prezentado, sed ankaŭ el la grado de komplikeco de la pecoj mem kaj foje ankaŭ el la danĝereco de la prezentado, ekz. en cirko. La repertuaro de teatrooperejo estas tre limigita, ĉar tie multnombro da artistoj antaŭ kaj malantaŭ la scenejo devas kunludi kun tekniko kaj logistiko, kion oni antaŭe devas ellabori en formon de enscenigo kaj kio ofte ankaŭ postulas altan financan elspezon. Ankaŭ soloartistoj rigardas pecojn, kiujn ili povas prezenti, tamen ne kiel repertuareroj, se la prezentado ne plenumus la pretendojn siajn aŭ de sia publiko. La repertuaro enhavas plejofte nur tiujn programerojn, kiuj aktuale estas elektitaj por prezentado.

En pli vasta senco repertuaro ampleksas ĉiujn metodojn, sciojn aŭ kapablojn, pri kiu persono aŭ instutucio disponas ene de difina kunteksto, aŭ ankaŭ la disponeblaj agadeblecoj.