Reprodukta sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reprodukta sistemo estas organa sistemo kiu servas por reproduktado.

Homa reprodukta sistemo

La reprodukta sistemo en la homo estas la tuto da organoj kaj histoj de la homa korpo, kiuj servas por reproduktado. Homa reproduktado komencas kiam vira spermatozoo fekundigas virinan ovon. Ĉi tiel la viraj kaj la virinaj genoj kombiniĝas por formi novan homon.

Vira reprodukta sistemo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vira seksaparato.

Vira reprodukta sistemo Spermatozooj produktiĝas en la du testikoj(17). La testikoj estas en la skroto (18), la saketo sub la peniso(3). Milionoj da spermatozooj akumuliĝas en la epididimoj apud la testikoj. Poste ili pasas tra la spermatoduktoj aŭ vaskloj deferens ĝis la spermaj veziketoj apud la veziko (1). Dum la seksa ago, la peniso pligrandiĝas kaj rigidiĝas. La spermatozooj pasas tra la prostato (12) kaj la glando de Cowper (13) kaj ricevas multajn sekreciojn. La spermatozooj kaj ĉi tiuj fluidoj nomiĝas spermo. La spermo pasas en la uretron kaj ejakuliĝas dum koito.

Virina reprodukta sistemo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Virina seksaparato.

Virina reprodukta sistemo enhavas kiel plej ekstera parto la vulvon kaj la vaginon kiun la peniso penetras dum koito, kaj ricevas la spermon. La spermatozooj devas atingi la ovon en la salpingofalopiaj tuboj. Por fari tion, la spermatozooj devas antaŭe pasi tra la cerviko de la utero, kaj la utero mem. La ovario produktas nur unu ovon ĉiumonate, sed se spermatozoo ĝin fekundigas, zigoto formiĝas. Se la zigoto sukcese fiksas sin en la utero, feto formiĝos.