Reprodukta sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reprodukto (biologio))
Reprodukta sistemo
tipo de anatomia sistemo • klaso de anatomia unuo
organa sistemo • individua anatomia ento
vdr

Reprodukta sistemo estas organa sistemo kiu servas por reproduktado.

Sirfedoj pariĝantaj dumfluge. Reprodukta sistemo funkciantas.

La Reprodukta sistemogenersistemo estas sistemo de seksaj organoj ene de organismo kiuj funkcias kunlabore por la celo de la seksa reproduktado. Ankaŭ multaj nevivaj substancoj kiaj fluidaĵoj, hormonoj, kaj feromonoj estas gravaj elementoj por la reprodukta sistemo.[1] Malkiel plej el la organaj sistemoj, la seksoj de laŭsekse diferencigitaj specioj ofte havas gravajn diferencojn. Tiuj diferencoj permesas kombinadon de genetika materialo inter du individoj, kio permesas siavice la eblon de pli granda genetika kapablo de la idaro.[2]

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Floroj
Florpartoj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Inter ĉiuj vivantaj organismoj, floroj, kiuj estas la reproduktaj strukturoj de la angiospermoj, estas la plej variaj fizike kaj montras koresponde grandan diversecon en metodoj de reproduktado.[3] Plantoj kiuj ne estas florplantoj (verdaj algoj, muskoj, hepatikoj, antocerofitoj, filikoj kaj ankaŭ gimnospermoj kiaj la koniferoj) havas kompleksajn interludojn inter morfologiaj adaptaĵoj kaj mediaj faktoroj en sia seksa reproduktado. La reprodukta sistemo, aŭ kiel la spermo el unu planto fekundigas la ovolon de aliaj, dependas el la reprodukta morfologio, kaj estas la sola plej grava determinanto de la genetika strukturo de neklonaj plantaj populacioj. Christian Konrad Sprengel (1793) studis la reproduktadon de florplantoj kaj por la unua fojo oni subkomprenis ke la procezo de polenado implikas kaj biotajn kaj abiotajn interagadojn.

Fungoj[redakti | redakti fonton]

La viv-ciklo de fungoj inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.

Ne-seksa reproduktado[redakti | redakti fonton]

Fungoj produktas sporojn (vidu konidio). Ĉe la pli arkaikaj oni trovas zoosporojn (vidu Chytridiomycota).

Seksa reproduktado de la fungoj[redakti | redakti fonton]

Micelioj de fungoj.

En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.

Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.

La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili.

Animaloj[redakti | redakti fonton]

Ĉe mamuloj, la ĉefaj organoj de la reprodukta sistemo estas la eksteraj seksorganoj (peniso kaj vulvo) same kiel nombro de internaj organoj kiaj la gametoj kiuj produktas gonadojn (testikloj kaj ovarioj). Malsanoj de la homa reprodukta sistemo estas tre oftaj kaj disvastigataj, partikulare transkomunikeblaj venereaj malsanoj.[4]

Plej aliaj vertebruloj havas ĝenerale similajn reproduktajn sistemojn konsistaj el gonadoj, tuboj kaj malfermaĵoj. Tamen, estas granda diverseco de fizikaj adaptaĵoj same kiel reproduktaj strategioj en ĉiu grupo de vertebruloj.

Vertebruloj[redakti | redakti fonton]

Vertebrulaj animaloj ĉiuj kunhavas ŝlosilajn elementojn de ties reproduktaj sistemoj. Ili ĉiuj havas gameto-produktajn organojn aŭ gonadojn. ĉe inoj, tiuj gonadoj estas konektitaj pere de ovodukto al malfermaĵo en la ekstero de la korpo, tipe ĉe la kloako, sed foje al unika malfermaĵo kia vagino aŭ enmetebla organo.

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Ĵusnaskito mamsuĉas el mamo troviĝanta ene de marsupia sako.
Didaktika modelo de la aparato uringenera de mamulo.

La plimulto de la reproduktaj aparatoj de mamuloj estas similaj, sed estas kelkaj rimarkindaj diferencoj inter la nehomaj mamuloj kaj la homaj mamuloj. Por ekzemplo, la plimulto de la masklaj mamuloj havas penison kiu estas stokita interne ĝis la momento de la erektiĝo, kaj la plimulto havas penisan oston aŭ "baculum".[5] Krome, la maskloj de la plimulto de la specioj ne restas kontinue fekundaj sekse, male al la kazo de homoj. Kiel ĉe homoj, la plimulto de la grupoj de mamuloj havas testiklojn kiuj kapablas descendi enen de la skroto,[6] sed tamen, aliaj havas testiklojn kiuj kapablas descendi kuŝantajn sur la ventra muro de la korpo, kaj kelkaj grupoj de mamuloj, kiel la elefantoj, havas testiklojn malkapablajn descendi ene de la internaĵoj de siaj korpaj kavaĵoj proksime de siaj renoj.[7]

La utero kaj la vagino esta ekskluzivaj ĉe mamuloj, sen similaĵoj en birdoj, reptilioj, amfibioj aŭ fiŝoj. Anstataŭ utero, la alaij grupoj de vertebruloj havas nemodifitan ovodukton kiu kondukas rekte al kloako, kiu estas elirejo kunuzata de gametoj, urino kaj fekaĵoj.[8]

Ĉe la hejmaj kanisedoj, la seksa matureco okazas inter la 8a kaj la 15a aĝmonatoj kaj ĉe maskloj kaj ĉe inoj,[9] kvankam tio povas prokrastiĝi ĝis la du jaroj de aĝo en la kazo de kelkaj grandaj rasoj.[10]

La genera aparato de la marsupialoj estas unika en la senco ke la ino havas du vaginojn, kiuj malfermiĝas ekstere tra nur unu truo, sed ili kondukas al diferencaj areoj ene de la utero; la maskloj kutime havas penison kun du pintoj, kiuj korespondas al la du vaginoj de la ino.[11][12] La kazo de la inoj de dukoloraj valabioj estas unika, ĉar ili povas gravediĝi antaŭ la nasko de la antaŭa graveso, kio rezultas en la fakto, ke preskaŭ ĉiam ili estas gravedaj dum sia tuta reproduktiva vivo.[13] La marsupialoj kutime disvolvigas sian idaron en ekstera saki kiu enhavas mamocicojn al kiuj aliĝas la ege malgrandaj ĵusnaskitaj idoj por la disvolviĝo post-utera.[14] Krome, la marsupialoj havas unikan antaŭpenisan skroton. La ĵusnaskito treniĝas kaj turniĝas instinte kelkajn centimetrojn, alkroĉante sin al la haŭta hararo de la patrino survoje al ŝin sako.[15]

La monotremoj (tio estas, la ornitorinko kaj la ekidnoj), grupo de mamuloj kiuj demetas ovojn, posedas tre apartan reproduktan aparaton. La penisoj de la maskloj de la ornitorinkoj finiĝas en forketo, sed nur la maldekstra duono funkcias, ĉar ĉe tiu flanko estas la nura funkcianta ovario de la inoj. Ĉe la ekidnoj, la maskloj posedas unu penison kun kvar glandoj, ĉiu el kiu kun po unu truo al la ekstero. Dum la kopulo funkcias nur du. La ino havas du uterojn formitajn per plilarĝiĝo de unu de la pintoj de la tuboj de Falopio, dum pere de la alia pinto ili fuziiĝas parte inter si kaj kun la uretro. Ili povas demeti unu aŭ du ovojn, kiuj formiĝas en la ekstremaĵo de la utero kaj restas tie ĝis okazas la eloviĝo.[14] La ino ovodemetas kaj helpas rompi la ovoŝelon pere de sia beko. La ido mamsuĉas la lakton kiu eliras tra la poroj de la ventra epitelia histo, ĉar ili ne havas mamcicojn.[16]

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Hummingbird perched on edge of tiny nest places food into mouth of one of two chicks
Ino de Kaliopa kolibro manĝigante junulojn. Kiel grupo, birdoj, same kiel mamuloj, elstaras pro sia alta nivelo de gepatra idozorgado.

La masklaj kaj inaj birdoj havas kloakon, nome malfermaĵo tra kiu pasas la ovoj, la spermo kaj la forĵetaĵoj. La koiton oni faras premante la "lipojn" de la kloako, kio foje estas konata kiel organo intrometanta, kiu estas fakte kvazaŭpeniso simila al la peniso de la mamuloj. La ino demetas amniotajn ovojn en kiuj la juna feto plue disvolviĝas elirinte el la korpo de la ino. Diference de la plimulto de vertebruloj, la inoj tipe posedas ununuran funkciantan ovarion kaj ununuran funkciantan ovodukton.[17] Kiel grupo, birdoj, same kiel mamuloj, elstaras pro sia alta nivelo de gepatra idozorgado.[18]

Reptilioj[redakti | redakti fonton]

La reptilioj estas preskaŭ ĉiuj sekse duformaj, kaj montras internan fekundiĝon tra la kloako.[8] Kelkaj reptilioj demetas ovojn dum aliaj estas ovovivonaskuloj; nur kelkaj specioj estas vivonaskuloj, kiel la boaoj kaj kelkaj lacertetoj.[19] La reproduktaj organoj de la reptilioj estas ene de la kloako. La plimulto de la maskloj havas kopulajn organojn, kiuj kutime estas retiriĝintaj aŭ revertitaj kaj stokitaj ene de la korpo. Ĉe la testudoj kaj la krokodiloj, la masklo havas unusolan mezgrandan organon similan al la peniso, dum la masklaj serpentoj kaj la lacertoj posedas po unu paron da organoj similaj al la peniso, nomitaj duonpenisoj. Tiuj kutime estas duforkaj, aspraj aŭ dornohavaj por plej bone reteni la inon dum la kopulo, dum kiu la masklo enmetas nur unu en la kloako de la ino.[8]

Amfibioj[redakti | redakti fonton]

Masklo de oranĝfemura rano (Litoria xanthomera) retenante inon dum ampleksumo.

La plimulto de la amfibioj havas eksteran fekundecon de la ovoj, tipe ene de nesala akvo, kvankam kelkaj amfibioj kiel la specioj de la genro "Caecilia" havas internan fekundecon[20] pere de la funkciado de reproduktaj strukturoj nomitaj "pseŭdopenisoj" kiujn la masklo enmetas ene de la kloako de la ino.[21] Ĉiuj sekspariĝas, havas internajn gonadojn konektitajn pere de konduktiloj al la kloako.

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

La fiŝoj montras ampleksan gamon de diversaj strategioj de reproduktado. Tamen, la plimulto de la fiŝaj specioj estas ovodemetaj bestoj kaj havas eksteran fekundeciĝon. En tiu procezo, la inoj uzas sian kloakon por elsendi grandajn kvantojn de siaj gametoj, nomitaj "foroviĝoj", al akvo kaj unu aŭ pliaj maskloj elsendas «laktumon», blanka likvo kiu enhavas multajn spermatozoidojn sur la ovoj ankoraŭ nefekunditaj. Aliaj specioj de fiŝoj estas ovodemetaj sed kun interna fekundeciĝo helpita de pelvaj aŭ anusaj naĝiloj kiuj modifiĝas en organo intromitenta simila al la homa peniso.[22] Malgranda parto de la fiŝaj specioj estas de ovovivonaskuloj aŭ vivonaskuloj kaj oni konas ilin kolektive kiel vivonaskuloj de akvario.[23]

La gonadoj de la fiŝoj estas tipe paroj de ovarioj aŭ testikoj. La plimulto de la fiŝoj estas sekse duformaj, sed kelkaj specioj estas hermafroditaj aŭ "gonokoraj" (unuseksaj).[24]

Ĉe elasmobrankuloj (nome "Rajiformes" rajon kaj ŝarkoj), la pelvaj naĝiloj modifiĝas por formi du apendicojn nomitaj pterigopodioj aŭ klasperoj. Dum la kopulo ili metas unu en la kloakon de la ino kaj injekcias la spermon en la interno per premo pere de sifono kiun ili plenigas je akvo.[25]

Homa reprodukta sistemo[redakti | redakti fonton]

Bildo montranta la nervaron kaj sangoliveradon al la homa ekstera maskla generaparato.

La reprodukta sistemo en la homo estas la tuto da organoj kaj histoj de la homa korpo, kiuj servas por reproduktado. Homa reproduktado komencas kiam vira spermatozoo fekundigas virinan ovon. Ĉi tiel la viraj kaj la virinaj genoj kombiniĝas por formi novan homon.

La homa reprodukta sistemo kutime implikas internan fekundigon pere de seksa interludo. Dum tiu procezo, la masklo enmetas sian erektan penison en la vagino de la virino kaj ejakulas ejakulaĵon, kiu enhavas spermon. La spermo poste veturas tra la vagino kaj uterkolo al la uteroovoduktoj por fekundigo de la ovolo. Post sukcesa fekundigo kaj trudigo, okazas gravedeco de la feto ene de la ina utero dum proksimume naŭ monatoj; tiu procezo estas konata kiel gravedeco ĉe homoj. Gravedeco finas per nasko, kio okazas pro kuntiriĝo de la muskoloj de la utero, la plilarĝiĝo de la uterkolo, kaj la apero de la bebo for el la vagino (nome ina genera organo). La beboj kaj infanoj de homoj estas preskaŭ senhelpaj kaj postulaj altajn nivelojn de patrozorgo dum multaj jaroj. Unu el gravaj tipoj de patra zorgo estas la uzado de laktoglandoj en la inaj mamoj por mamnutri la bebon.[26]

La ina reprodukta sistemo havas du funkciojn: la unua estas produkti ovoĉelojn, kaj la dua estas protekti kaj nutri sian idon ĝis nasko. La maskla reprodukta sistemo havas unu funkcion, kiu estas produkti kaj liveri spermon. Homoj havas altan nivelon de seksa diferencaro. Aldone al diferencoj en preskaŭ ĉiu reprodukta organo, nombraj diferencoj tipe okazas ĉe duarangaj seksaj karakteroj.

Vira reprodukta sistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vira seksaparato.

Vira reprodukta sistemo Spermatozooj produktiĝas en la du testikoj (17). La testikoj estas en la skroto (18), la saketo sub la peniso (3). Milionoj da spermatozooj akumuliĝas en la epididimoj apud la testikoj. Poste ili pasas tra la spermatoduktoj aŭ vaskloj deferens ĝis la spermaj veziketoj apud la veziko (1). Dum la seksa ago, la peniso pligrandiĝas kaj rigidiĝas. La spermatozooj pasas tra la prostato (12) kaj la glando de Cowper (13) kaj ricevas multajn sekreciojn. La spermatozooj kaj ĉi tiuj fluidoj nomiĝas spermo. La spermo pasas en la uretron kaj ejakuliĝas dum koito.

Virina reprodukta sistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Virina seksaparato.
Ina seksaparato.

Virina reprodukta sistemo enhavas kiel plej ekstera parto la vulvon kaj la vaginon kiun la peniso penetras dum koito, kaj ricevas la spermon. La spermatozooj devas atingi la ovon en la salpingofalopiaj tuboj. Por fari tion, la spermatozooj devas antaŭe pasi tra la cerviko de la utero, kaj la utero mem. La ovario produktas nur unu ovon ĉiumonate, sed se spermatozoo ĝin fekundigas, zigoto formiĝas. Se la zigoto sukcese fiksas sin en la utero, feto formiĝos.

Veneraj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Veneraj malsanoj.

Veneraj malsanoj (laŭ PIV),[27], mallongigite VM-oj, konataj ankaŭ kiel seksume transdoneblaj malsanoj estas la malsanoj, por kiuj estas granda verŝajneco de transdono inter homoj (aŭ bestoj) pere de seksuma kontakto, inkluzive vagina seksumado, buŝa seksumado kaj anusa seksumado.[28][29] Pli ĝenerala termino infekto transdonebla per seksumado estas uzata por indiki infektojn, kiuj povas plivastiĝi pere de seksumaj kontaktoj sen nepra malsaniĝo de la infektita persono kaj ofte dekomence povas ne montri simptomojn,[28] kio rezultas en alta risko pasigi la infekton al aliuloj.[30][31] Simptomoj kaj signoj de VM-oj povas esti vaginaj sekrecioj, penisaj sekrecioj, vundoj ĉe aŭ ĉirkaŭ generaj organoj kaj pelva doloro.[28] Kelkaj VM povas okazigi nefekundecon.[28]

Ĉe senvertebruloj[redakti | redakti fonton]

La senvertebruloj havas komplekson ekstreme diversan de reproduktaj aparatoj, la nura komuna koincido eble estas ke ĉiuj el ili ovodemetas. Krome, escepte la cefalopodoj kaj artropodoj, preskaŭ ĉiuj la ceteraj senvertebruloj estas hermafroditaj kaj funkcias per ekstera fekundeciĝo.

Cefalopodoj[redakti | redakti fonton]

Disekcia maskla specimeno de Onykia ingens, montranta ne-erektan penison (la blanka tuba strukturo sub plej el la aliaj organoj).
Specimeno de la sama specio montranta plilongigon de la peniso ĝis 67 cm laŭlonge.

Ĉiuj cefalopodoj estas dioikaj kaj reproduktiĝas pere de ovodemetado. La plimulto de la cefalopodoj havas duoninternan fekundeciĝon, laŭ kiu la masklo metas siajn gametojn ene de la kavaĵon de la mantelo de la ino por fekundigi la ovulojn kiuj troviĝas ene de la nura ovario de la ino.[32] Tiukadre, la masklaj cefalopodoj havas unusolan testikon. Ĉe la ino de la plimulto de la cefalopodoj la ovoduktaj glandoj helpas la disvolviĝon de la ovulo.

La «peniso» en la plimulto de la masklaj cefalopodoj senkarapacaj (Coleoidea) estas longa kaj muskolhava ekstremaĵo de la gonodukto uzata por transigi la spermatoforojn al modifita brako nomita hektokotilo, kiu siavice estas uzata por transigi la spermatoforojn al la ino. Ĉe la specioj en kiuj mankas la hektokotilo, la «peniso» estas longa kaj kapabla etendiĝis trans la mantela kavaĵo kaj transigi la spermatoforoj rekte al la ino.

La plimulto de la cefalopodoj havas eksteran fekundeciĝon, escepte ĉe polpoj en kiu ĝi estas interna.[33]

Insektoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de insektoj reproduktiĝas ovodemete, tio estas, la ino demetas ovojn. Tiujn ovojn ŝi produktas en paro da ovarioj. La spermon, produktitan de la masklo en unu testiko aŭ pli ofte en du, oni transmetas al la ino dum pariĝado pere de la eksteraj generorganoj. La spermon oni stokas ene de la ino en almenaŭ unu spermoteko.[34] En la momento de la fekundigo, la ovuloj vojaĝas laŭlonge de la ovoduktoj por esti fekundigitaj de la spermo kaj poste estas elpelitaj for de la korpo ("ovodemetado"), en la plimultoj de la kazoj pere de ovodemetilo.

Araneoj[redakti | redakti fonton]

Idoj de Gasteracantha mammosa (aŭ Gasteracantha cancriformis) proksime al la kapsulo de siaj ovoj.

En la inoj de araneoj estas du ovarioj kun formo de longeca sako kiuj distribuiĝas paralele en la ventra regiono de la abdomeno. La ovarioj estas konektataj al du kurbaj ovoduktoj kiuj kuniĝas en mallarĝa tubo kiu kondukas al la vagino. Aldone ĝi havas almenaŭ du spermujojn konektatajn sendepende kun la ekstero kaj kies funkcio estas ricevi la kopulan organon de la masklo dum la pariĝado, krom stoki la spermon. La fekundeciĝo estas interna sed ĝi okazas en la momento de la ovodemetado, ĉar ĝi estas posta al la kopulo. La maskloj havas longajn tubajn testikojn laŭlonge de la abdomeno, konektatajn kun ununura generaparata malfermaĵo tra du spermoduktoj. La kopulaj organoj estas modifoj de la ekstremaĵoj de la pedipalpoj kaj ne konektas kun la spermoduktoj. En la pedipalpo estas rezervujo kun ejakula kondukto kiu finiĝas en ia speco de peniso nomita "piŝto", kiu estas la organo kiu estos enmetita en unu el la malfermaĵoj de la spermujoj de la ino. La formo de la pedipalpo estas taksonomia trajto. La araneoj havas predemajn kutimarojn kiuj necesigas kompleksan ritaron por pariĝo kiu inkludas kemiajn kaj tuŝosentajn signalojn, cele al fakto, ke la masklo estus agnoskita kiel partnero kaj ne kiel predaĵo.[34]

En aliaj grupoj kiel la ordo Uropygi kaj la solifugoj, la masklo uzas la pedipalpon aŭ iun alian apendicon por enmeti spermatoforojn en la inon. La ordo Ricinulei uzas, anstataŭ peripalpojn, la paron de triaj kruroj por reteni la inon. En tiuj kruroj ili havas modifon en la unua tarsa segmento, kiu enhavas kondukton pleno je spermo kiun la masklo enmetas en la generaparata "atrio" de la ino.[34]

Spermoteko de Acanthoscurria geniculata (Tarantulo de blankaj genuoj), de subordo Migalomorfuloj.

En la ordo Pseudoscorpionida estas malmulta duaranga seksa dimorfismo. En kelkaj specioj povas okazi ekstera nerekta fekundecigo, ĉar la masklo demeitas spermatoforojn surgrunden, kio allogas kemitaksise la inon. Tiu metas sin sur la spermatoforo kaj enmetas ĝin en sia atrio. En specioj pli antaŭenirintaj, la masklo gvidas la inon ĝis meti ŝin sur la spermatoforon. En la specioj kun pli altnivela specializiĝo, la masklo havas modifitajn pedipalpojn havantajn du tubajn organojn kiuj allogas la inojn kaj helpas la enmeton de la spermo retenante la pedipalpojn kaj puŝante per siaj antaŭaj kruroj.[34]

La specioj de Opiliones kaj akaroj estas la nuraj araneedoj kiuj havas penisojn. La ino de "Opiliones" havas ovodemetilon, kiu mankas en preskaŭ ĉiu ceteraj araneedoj. La piknogonedoj havas ununuran gonadon, situanta en la trunko, kun branĉaĵoj kiuj eniras en la kruroj kaj finiĝas en multaj reproduktaj truoj. La ovoj (ĝis milo) hejmiĝas en la loboj de la ovario kiu estas ĉe la femuro de ĉiu kruro de la ino.[34]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Introduction to the Reproductive System. Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine , Epidemiology and End Results (SEER) Program.
  2. Reproductive System 2001 Body Guide powered de Adam
  3. (2002) “The evolution of plant sexual diversity”, Nature Reviews Genetics 3 (4), p. 274–284. doi:10.1038/nrg776.  Arkivigite je 2013-05-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-27. Alirita 2015-07-17.
  4. STD's Today Arkivigite je 2014-10-25 per la retarkivo Wayback Machine National Prevention Network, Center for Disease Control, United States Government, konsultita en 2007
  5. Schultz, Nicholas G., et al. "The baculum was gained and lost multiple times during mammalian evolution." Integrative and comparative biology 56.4 (2016): 644-656.
  6. Así puso la evolución los testículos en su sitio SINC, 28a de junio 2018, alirita la 8an de julio 2021
  7. (Januaro 1999) “The evolution of the scrotum and testicular descent in mammals: a phylogenetic view”, J. Theor. Biol. 196 (1), p. 61–72. doi:10.1006/jtbi.1998.0821. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Kardong, Kenneth (2007). Vertebrados: Anatomía comparada, función y evolución (dua hispanlingva eldono). Madrid: McGraw-Hill-Interamericana de España, SAU. ISBN 978-84-481-5021-1.
  9. Valera, M.A. Reproducción canina Policlínica Veterinaria Centauro, 2016, alirita la 8an de julio 2021}}
  10. Cómo se reproducen los perros Cuidando tu mascota. Alirita la 8an de julio 2021}}
  11. C. Hugh Tyndale-Biscoe. (2005) Life of Marsupials. Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-06257-3.
  12. Don II Hunsaker. (2012-12-02) The Biology of Marsupials. Elsevier Science. ISBN 978-0-323-14620-3.
  13. Main, D. Este marsupial es el único animal que siempre está embarazado National Geographic 3a de marto 2020, alirita la 8an de julio 2021.
  14. 14,0 14,1 Szteren, D kaj Hernández, D; Phylum: Chordata; Subphylym Vertebrata; Clase Mammalia Facultad de Ciencias (UDELAR), 2009, alirita la 8an de julio 2021.
  15. Cómo es el proceso de gestación de los marsupiales Clarin, 13/02/1997, alirita la 8an de julio 2021.
  16. Peinado Lorca, M kaj Monje, L El extraño pene cuádruple de los equidnas National Geographic, 11a de decembro 2020, alirita la 8an de julio 2021.
  17. Ritchison. BIO 554/754 Ornithology. Eastern Kentucky University.
  18. Padrazos Metode, 02/12/2019; alirita la 8an de julio 2021.
  19. ¿Cómo es la reproducción de los reptiles? Tienda Animal; alirita la 8an de julio 2021.
  20. Garrido, C Anfibios De Peces; alirita la 8an de julio 2021.
  21. Querol Rovira, M: Genitales animales: Anfibios, reptiles y mamíferos All you need is Biology, 25a de junio 2017; alirita la 8an de julio 2021.
  22. Fish Reproduction
  23. Science, Biology, and Terminology of Fish reproduction: Reproductive modes and strategies-part 1 (el Retarkivo 20071108130733). 2002. MARTIN MOE. THE BREEDER'S NET Online Magazine
  24. Bony Fish Reproduction Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20070927223601) 2002. SeaWorld/Busch Gardens Animal Information Database.
  25. Querol Rovira, M, Genitales animales: aves y peces All you need is Biology, 14a de majo 2017, alirita la 8an de julio 2021.
  26. Sexual Reproduction in Humans. Arkivigite je 2018-02-17 per la retarkivo Wayback Machine 2006. John W. Kimball. Kimball's Biology Pages, and online textbook.
  27. PIV NPIV Alirita la 31an de Aŭgusto 2023.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 Sexually transmitted infections (STIs) Fact sheet N° 110 (Novembro 2013). Arkivita el la originalo je 25a de Novembro 2014. Alirita 30a de Novembro 2014.
  29. Sexually transmitted infections (angle) (2017-02-22). Alirita 2017-12-08.
  30. (2013) Medical microbiology, 7‑a eldono, St. Louis, MO: Mosby. ISBN 978-0-323-08692-9.
  31. (2012) Mims' medical microbiology, 5‑a eldono, Edinburgh: Saunders. ISBN 978-0-7234-3601-0.
  32. Cephalopods. Arkivigite je 2007-10-20 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20071020065950) The Living World of Molluscs. Robert Nordsieck.
  33. (1992) “Reproductive system structure, development and function in cephalopods with a new general scale for maturity stages”, Journal of Northwest Atlantic Fishery Science 12, p. 63–74. doi:10.2960/j.v12.a7. 
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 Ruppert, Edward E. kaj Barnes, Robert D., Zoología de los invertebrados, 1995, McGraw-Hill, México. ISBN = 968-25-2452-0, 6a eldono, consultita la 9an de julio 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • El cuerpo humano. Aparato reproductor. [1] Alirita la 17an de julio 2015.
  • Riesgos para el sistema reproductivo. Biblioteca Nacional de Medicina de los EE.UU. [2] Alirita la 17an de julio 2015.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aparato genital en la hispana Vikipedio.