Repsol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logoo de Repsol ĉe benzinejo.
Vido aktuala de la Rafinejo de Puertollano.
Maketo de la Rafinejo de Taragono, konstruita en 1971.
Maketo de petrolŝipo uzita de Repsol, nome Castillo de Montearagon.

Repsol (IBEX 35[1]) estas entrepreno hispana pri energio, ĉefe pri merkato de hidrokarbidoj, kun socia sidejo en Madrido, kaj kiu estis fondita en oktobro de 1987.[2] En sia origino ĝi estis kunformita de la grupigo de serio de firmaoj, antaŭe apartenantaj al la Instituto Nacional de Hidrocarburos (INH), kun aktiveco en la esplorado, produktado, transporto kaj rafinado de petrolo kaj gaso. Krome ĝi fabrikas, distribuas kaj komercigas derivaĵojn el nafto, produktojn petrokemiajn kaj likvigitan gasson kaj vendas naturan gason.

Ĝi estis konata kiel Repsol-YPF ekde 1999 ĝis la 3an de majo de 2012, kiam la registaro de Argentina ekspropietigis kaj ŝtatigis la plej parton de ties akcioj ĉe YPF, kiam ĝi eknomiĝis denove Repsol.

Financoj kaj ekonomia strukturo

Financa Kvanto

Je 31a de decembro de 2007 en miloj de milionoj de € (eŭroj):

  • Rezultado de la Operacoj: 5.808
  • Neta Profito: 3.188
  • Indikilo EBITDA: 8.573
  • Enspezoj de operacoj: 55.923
  • Totala investado: 5.373
  • Neta ŝuldo: 3.493

Operacia kvanto

Por 2007:

  • Produktado de hidrokarbidoj (Miloj de bep/tago): 1.039,2
  • Vendo de naftaj produktoj: 61.467
  • Vendo de LPG (Miloj de tunoj): 3.793
  • Vendo de petrokemiaj produktoj (Miloj de tunoj): 4.926
  • Vendo de natura gaso (Miloj de milionoj de m³): 36,41

Ĉefaj akciposedantoj[3]

La entreprenoj enhavas tri ĉefajn akciposedantojn: nome la Caixa (13%), Sacyr (10%) kaj Pemex (9,5%). La propra akciaro altiĝas al 10,5%.

Akciposedanto Voĉrajtoj Kapitalo Societo Procentaĵo Kontrolo
Hispanio La Caixa 12,831% 10,581% Caixabank 12,831% 81,516%
0,007%
Hispanio BBVA 3,92%
Francio BNP Paribas 3,32%
Hispanio Sacyr Vallehermoso 10,010% 10,010% Sacyr Vallehermoso Participaciones Mobiliarias, S.L. 10,010% 100%
Meksiko PEMEX 9,492% 4,686% Equity Swap 4,806%
P.M.I. Holdings, B.V. 4,686% 100%
Usono BlackRock 3,070% 3,070% Blackrock Investment Management (UK) Ltd. 3,070%

Notoj

  1. http://www.bolsamadrid.es/comun/fichaemp/fichavalor.asp?isin=ES0173516115
  2. http://www.repsol.com/es_es/corporacion/conocer-repsol/perspectiva_historica/
  3. http://politica.elpais.com/politica/2012/04/16/actualidad/1334593998_841563.html#grafico

Bibliografio

  • Marc Gavaldà Palacín (2003): La recolonización, Repsol en América Latina, Ed. Icaria, ISBN 9788474266214.

Eksteraj ligiloj