Reptilioj

El Vikipedio

(Alidirektita el Reptilio)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reptilioj
Troveblo de fosilioj: Karbonio - ĉi-epoko
Tuatara, Sphenodon punctatus
Tuatara, Sphenodon punctatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Reptilioj Sauropsida *
Goodrich, 1916
Subklasoj
Sinonimoj

Reptilioj (Reptilia) estas klaso de vertebruloj inter amfibioj kaj birdoj, kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, spirantaj per pulmoj. Kelkaj estas senpiedaj, aliaj posedas kvar mallongajn krurojn, tial ili rampas ĉe la tero kaj estas komunuze nomataj rampuloj pro ĉi tiu kvalito. Reptilihaŭto estas seka kun malgranda nombro da glandoj, epidermo tre korniĝinta; ĝi estas ŝatata por produktado de valizoj.

Reptilioj estas tetrapodoj kaj amniuloj, bestoj kies embrion ĉirkaŭas amnia membrano, kaj membroj de la klaso Sauropsida. Hodiaŭ ilin reprezentas kvar travivintaj ordoj:

Kiam oni konsideras la evoluon de reptilioj ("rampuloj"), estas pli logike grupigi ilin en:

Grupo 1 (testud-devenaj):

Grupo 2 (lacert-devenaj):

  • Lacertojn (igvanoj, etaj lacertoj, kameleonoj/ĥameleonoj, serpentoj, ktp);
  • Krokodiluloj (krokodiloj, aligatoroj, gavialoj) kune kun Birdoj.

Enhavo

[redaktu] Taksonomio

Klasado ĝis la nivelo de ordoj, laŭ Benton 2004.

[redaktu] Filogenezo

  Sauropsida
  |--Anapsidoj Anapsida
  |  |--Mezosaŭredoj (formortintaj)
  |  `--Parareptilia
  |     |--Millerettidae (formortintaj)
  |     |--Bolosaŭredoj Bolosauridae (formortintaj)
  |     `--Procolophonomorpha
  |        |--Procolophonia
  |        |  |--Procolophonidae (formortintaj)
  |        |  `--Pareiasauridae (formortintaj)
  |        `?-Testuduloj Testudines
  `--Eŭreptilioj Eureptilia        
     |--Captorhinidae (formortintaj)
     `--Romeriida
        |--Protorothyrididae (formortintaj)
        `--Diapsidoj Diapsida
           |--Araeoscelidia (formortintaj)
           |--Avicefaloj Avicephala (formortintaj)
           `--Novdiapsidoj Neodiapsida
              |?-Younginiformes (formortintaj)
              `--+--Lepidosaŭromorfoj Lepidosauromorpha
                 |  |?-Euryapsida
                 |  |  |?-Saŭropterigoj Sauropterygia (formortintaj)
                 |  |  `?-Ichthyopterygia (formortintaj)
                 |  `--Lepidosaŭroformaj Lepidosauriformes
                 |     `--Lepidosaŭroj Lepidosauria
                 |        |--Sfenodontedoj (inkluzive sfenodonton)
                 |        `--Skvamuloj Squamata (inkluzive lacertulojn, mozasaŭrojn kaj serpentojn)
                 `--Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha
                    |?-Ĥoristoderoj Choristodera (formortintaj)
                    |--Trilofosaŭredoj Trilophosauridae (formortintaj)
                    |--Rinkosaŭredoj Rhynchosauridae (formortintaj)
                    |--Prolacertoformaj Prolacertiformes (formortintaj)
                    `--Arkosaŭroformaj Archosauriformes
                       |--Proterosuchidae (formortintaj)
                       |?-Erythrosuchidae (formortintaj)
                       |--Euparkeriidae (formortintaj)
                       `--+--Proterochampsidae
                          `--Arkosaŭroj Archosauria
                             |--Krurotarsoj Crurotarsi (inkluzivas krokodilulojn)
                             `--Ornitodiroj Ornithodira
                                |--Pterosaŭromorfoj Pterosauromorpha (formortintaj)
                                `--Dinosaŭromorfoj Dinosauromorpha (inkluzive dinosaŭrojn, inkluzive birdojn)


[redaktu] Lamarko

Lamarko konsideris la reptiliojn (li inkludis amfibiojn ene de la sama grupo) kiel dekdua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la reptiliojn kiel la unua grupo kun spirado per pulmoj, kvankam ankoraŭ kun malvarma sango, kiel la proksima grupo de fiŝoj, pli proksima al senvertebruloj.

[redaktu] Referencoj

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. (paĝo 127).

[redaktu] Fotoj

[redaktu] Eksteraj ligiloj

• http://tolweb.org/tree?group=Amniota&contgroup=Terrestrial_Vertebrates
• http://www.nhf.dk/
• http://cheni.0086e.net/qiu/class_reptile/
• LAST: LITOVIO: Reptilioj en la domo el Monato (2002/11, p.16)
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.