Resalto (ĵonglado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Resaltoresalta ĵonglado estas speco de ĵonglado kiu ekis komence de la 20a jarcento. Ĝi plivastigas la tipan ĵongladon, nomata aera, danke al la eblo por la objektoj resalti. La movaĵoj estas en tiu speco ekde la resalto estas partoprenanta, kontrolata kaj ĉiam en tiu movaĵo.

La plej taŭga objekto por la resalto estas la pilko. Kompreneble, la pilko, pro ĝia formo, estas la objekto kiu faras la plej regulan resalton. Aliaj objektoj tamen povas esti uzata kiel la ringojklaboj. Kelkfoje, aliaj specoj de ĵonglado, kiel la diabolo, ankaŭ uzas tiun novaĵon por plivastigi la eblecojn.

La grundospeco kaj la materio uzataj por resaltigi la objektojn estas ĉefa afero por la resaltigaj ĵonglistoj. La plej simpla grundo estas ebeno glata kaj horizontala, kiu permesas simplaj vojiroj. Ankaŭ eblas uzi nehorizontalajn grundojn, aŭ murojn, kiel jam LA Street, unua ĵonglisto konata por spektaĵoj per resalto en 1917. Rudy Horn kaj aliaj samtempanoj uzis tamburojn por la ritmoj faritaj de la sonoj per la resaltoj.

La resalta ĵonglado konis plivastiĝon dum la lastaj jaroj, precipe en Francujo danke al DVD « Bouncing in Paris » farita de Vincent Bruel kaj Jean-François Valentin kiuj uzas eblojn de urbaĵoj kaj ĵonglskribsistemo.