Resident Evil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
バイオハザード

emblemo

plurkomunikila serio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldonejo Capcom
Ĝenro transvivhorora videoludo • triapersona pafludo • unuapersona pafludo • biopunk
vdr
Logoo

Resident Evil (Esperante Enloĝanta Malbono), konate en Japanio kiel Biohazard (Biologia Risko), estas traviva horora videoludo eldonita de Capcom. La unua rakonto eldoniĝis en 1996 kaj haveblis unue nur sur la Sony PlayStation. Sekve la videoludo portiĝis al la Sega Saturn kaj PC. Dum 2002 la ludo estis refarita kaj eldoniĝis sur la Nintendo GameCube. Tiu ĉi versio enhavis pli bonajn grafikojn, sonojn kaj ludŝanĝojn. Finfine haveblis en 2006 Nintendo DS-a versio, nomata Resident Evil: Deadly Silence.

Tiu ĉi videoludo estis unu el la plej fruaj ludoj konataj kiel "travivaj hororaj" ludoj. Pro tiu ĉi fakto "Games Informer" notas ke la originala Resident Evil estas unu el la plej gravaj ludoj iam faritaj.

Videoludado[redakti | redakti fonton]

La ludanto rolas kiel membro de speciala policana teamo kiuj estas insiditaj ene de domego en kiu vagas multe da mavaj estaĵoj. La ĉefintrigo de la videoludo estas malkovri la misteron de la domego kaj finfine eskapi vive for de ĝi. La ludgrafikoj konsistas el triaj dimensiaj figuroj kiuj estas surmetataj super antaŭfaritaj fonbildoj kune kun nemovebla kameraa angulo. La ludanto regas la figuron per d-regilbutona premado aŭ uzado de la necifereca stangeto.

Por venki la intrigon de la rakonto la ludanto devas malkovri kelkajn dosierojn kiuj provizas la kialojn por ĉio kio jam okazis en la domego. Plue, tiuj ĉi dosieroj helpos la ludanton solvi la diversajn enigmojn trovantajn dum la rakonto riveliĝas. Ĉeferoj ankaŭ haveblas kiuj donos al la ludanto rimedojn por akiri novajn erojn aŭ eniri novajn lokojn. La ludanto povas ekipi sian avataron per armiloj por sindefendi kontraŭ diversaj malamikoj, sed notindas ke oni devas zorgeme ŝpari municiojn por ke la armiloj funkciu kiam plej bezonataj. Por resaniĝi, la ludanto povas uzi kaj sukursprajilojn kaj specialajn herbojn kiuj povas kunmiksiĝi plurmaniere por krei diversajn sanigaĵojn. La ludanto povas porti nur limigitan nombron da iloj sed povas enmeti pluajn aĵojn en skatolojn por pli malfrua uzado. Por ke oni povas savi onian progresadon oni devas malkovri kaj uzi skribmaŝinajn rubandojn ĉe kaŝitaj skribmaŝinoj kiuj troviĝas tie kaj tie tra la tuta domego. Tamen, la nombro de skribmaŝinaj rubandoj estas limigitaj, do, la ludanto devas savi sian progesadon zorgeme.

La ludanto renkontos diversajn malamikojn kiuj inkluzivas zombiajn homojn kaj hundojn, aranegojn, korvojn kaj multon de artefaritaj estaĵoj. La plej mava estaĵo kaj la ĉefmalamiko de la videoludo estas konata kiel la "Tyrant" (Tajrant).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Okazejo[redakti | redakti fonton]

Okazis serio de bizaraj murdoj ĉe la randoj de Raccoon City (Lavursa Urbo), kiuj enhavas signojn de kanibalismo sur la korpoj de la viktimoj. La Raccoon-a Policana Fako de Specialaj Taktikoj kaj Savadaj Servoj (STARS angle) estas taskitaj por esplori la murdojn. Tiu ĉi teamo estas dividita en du teametoj: Alfo kaj Bravo. La Brava teamo unue esploris la eventojn sed post nelonge ĉiu interparolado ĉesis kaj la Alfa teamo sekvas ilin por malkovri kio okazis al la Brava teamo.

Avataroj[redakti | redakti fonton]

Post la eko de la ludo, la ludanto povas elekti inter du Alfaj teamanoj; Chris Redfield (Kris Redfield) kaj Jill Valentine (Ĝill Valentajn) kiu rolos kiel la ĉefavataro. Chris, la vira heroo, havas plifortan armilojn kaj povas suferi pli multon da damaĝo sed Jill povas porti pli da aĵoj kaj ankaŭ havas seruran malfermilon kiu lasos plifruan eniron al Jill de kelkaj ĉambroj. La krom avataroj inkluzivas Barry Burton (Bari Burton), la armila fakulo, Rebecca Chambers (Rebeka Ĉambers), travivulo de la Brava teamo, kaj, Albert Wesker, la Alfa teama ĉefulo. Kelkaj aliaj membroj de STARS aperas tempon al tempo, iuj mortaj iuj vivaj.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La ludo ekas 24an Julio 1998, tuj post la malkovro de la Brava teama helikoptero, sed ne estas ajnaj postsignoj de travivuloj, nur fendita mano estas trovita. Dum ili esploras la ĉirkaŭejojn la Alfajn teamanojn atencas hundegoj, kaj unu el la teamo, Joseph Frost (Yosef Frost) mortas. La helikoptera stiristo, Brad Vickers (Brad Vikers) panikas kaj forlasas la lokon. Ĉasataj de hundegoj la Alfaj teamanoj fuĝas al apuda domego kiu oni kredas esti malplena.

La kvar Alfaj teamanoj (Albert Wesker, Chris Redfield, Barry Burton kaj Jill Valentine) estas insidataj ene de la domego. Poste ne longe pafilsono sonas ie ene de la domego kaj la teamanoj disiĝas por malkovri la fonton. Ĉe tiu punkto la ludanto povas regi sian avataron kaj ekesplori la domegon. Unu el la plej fruaj malkovroj estas ano de la Brava teamo, Kenneth J. Sullivan (Kenet J. Sulivan), kiun manĝas zombio. Dum la rakonto evoluas, la ludanto trovos multon da enigmoj, insidojn kaj diversajn hororaĵojn. Malkovritaj dosieroj sugestas ke serio de kontraŭleĝaj eksperimentoj okazis sur la terenoj de la domego fare de membroj de la Umbrella Korporacio. Plue, eron post ero oni malkovras ke la estaĵoj kaj zombioj fakte estas ordinaraj estaĵoj kiuj estis malŝirmitaj al danĝera viruso konata kiel la "T-Viruso".

Poste oni esploras serion de subterenaj tuneloj kaj konstruaĵojn, oni trovos sekretan subterenan laboratorion kiu entenas la eksperimentojn de la korporacio, inkluzive de la T-Viruso. Ene de la laboratorio, Wesker diskonigas ke fakte ankaŭ li laboras por la Umbrella Korporacio. Poste longa batalado kontraŭ la Tyrant T-002 monstro, la ludanto povas eskapi la domegon per la teama helikoptero.

Evolua tempo[redakti | redakti fonton]

Angligita[redakti | redakti fonton]

La originala PlayStation-a versio havas multon da ŝanĝoj inter la japana kaj angla versioj. En kaj la usona kaj eŭropa versioj la enkonduka filmo estas multe mallongigitaj. Plejparte hororaj imagoj de tranĉitaj korpoj estis nuligitaj kaj la partoj kiuj montris Chris Redfield fumantan. La lineo de dialogo "Mi akiras pagegon!" estis ankaŭ forviŝita. La japana versio entenas voĉan finaĵon farite de Fumitaka Fuchigami kiu ne troviĝas en la aliaj versioj de la videoludo. La aŭtomata funkcio de la celilo ne haveblas kaj la nombro de skribmaŝinaj rubandoj estas limigita. Capcom ankaŭ intencis forviŝi la kvaran dimensian econ de la konservejaj skatoloj (ke oni povas reakiri erojn el ajna skatolo ne nur tiu en kiu vi unue metis la eron), sed finfine decidis kontraŭ tio. Interese, la pli malfrue eldonite GameCube-a versio entenas tiun ĉi funkcion sub kaŝita opcio konata kiel "Vera Traviva Sperto".

La japanaj voĉoj estis reregistritaj sed fine ne uzitaj. Laŭ Mikami la japanaj voĉoj estis forviŝitaj ĉar la kvalito mankis.

Ŝanĝita titolo[redakti | redakti fonton]

Originale la videoludo estis konata kiel Biohazard en Japanio, tamen, estis decidita ke la nomo devas ŝanĝi por la usona eldono. Tiun ĉi decidon oni faris pro manko de eblo varmarki "Biohazard" en Usono. Plue, alia videoludo jam havas tiun nomon kaj muzikgrupo nomiĝas tiele ankaŭ. Pro tiuj ĉi kialoj Capcom anoncis konkurson por trovi novan nomon. Finfine ili decidis je Resident Evil, ĉar la eventoj okazas ene de domego.

Eldonada historio[redakti | redakti fonton]

Ĝisdatigita versio de Resident Evil por la Playstation 2, nomata Resident Evil: Director's Cut (Enloĝanta Mavo: Reĝisora Versio), estis eldonita septembre de 1997. La reĝisora versio estis rivelita kaj eldonita pro la malrapida evoluo de la sekva rakonto, Resident Evil 2.

La ĉefa aldonaĵo al la reĝisora versio estas la "muntita" versio de la videoludo. En tiu ĉi versio preskaŭ ĉiu aĵo en la domego moviĝis al nova loko kaj ankaŭ la plejparto de la malamikoj. La ĉefavataroj ricevas novajn vestojn kaj la armilo de la ludanto nun havas hazardan ŝancon tuje mortigi ajnan zombion. La originala versio de la videoludo inkluzivas konjunkcie kun nova komencanta modalo kie la amikoj mortas pli facile kaj la municio pli multas.

La usona kaj eŭropa versioj de la reĝisora versio estis merkatataj enhavi la originalan, sencenzuritan antaŭfilmon same kiel la japana versio. Tamen, la antaŭfilmo ankoraŭ cenzuritas. Capcom pretendis ke neniam ili intencis ke la antaŭfilmo estus same kiel la japana versio, sed ili ofertis tiun version kiel elŝutaĵo poste.

Dua Stangeta Versio[redakti | redakti fonton]

Dua eldono de la reĝisora versio, nomata kiel la "Dua Stangeta Versio", aperis en Japanio kaj Usono. Tiu ĉi versio subtenis la duan stangetan regadilon de la Playstation 2 kaj aldonis vibradajn funkciojn. Plue, la muzikaĵaro de la videoludo estis tute rekomponita de Mamoru Samuragouchi kaj anstataŭis tion de Makoto Tomozawa, Akari Kaida kaj Masami Ueda. Duan lumdiskon akompanis la Japania Dua Stangeta Versio kiu entenis savitajn datumojn, malsaman antaŭfilmon kaj imagojn de la nuligita versio de Resident Evil 2.

Sega Saturna Versio[redakti | redakti fonton]

La Sega Saturna versio aldonis novan akiritan Batalada Ludo ludeto en kiu la ludanto devas iri tra serio de ĉambroj el la ĉefludo kaj mortigi ĉiujn malamikojn renkontitajn per aro da armiloj elektitaj de la ludanto. Tiu ĉi ludeto enhavas du malamikojn ne vidataj en la ĉefludo: zombia versio de Wesker kaj orkolorita Tyrant monstro. La rendimento de la ludanto donitas ĉe la fino de la ludeto.

PC Versio[redakti | redakti fonton]

La PC-a versio enhavas la originalan sencenzuritan antaŭfilmon sed la imagoj plenkoloras anstataŭ havi la kutimajn nigrajn kaj blankajn. La grafikoj plibonas pro la subteno de novaj grafikaj kartoj. Du novaj armiloj estis aldonitaj, MAC-10 por Jill kaj FN Minimi por Chris. Ankaŭ novaj akiritaj vestoj por ambaŭ avataroj entroviĝas.

Gameboy Kolora Versio (Ne Eldonita)[redakti | redakti fonton]

Gameboy kolora versio estis planita sed pli malfrue nuligita de Capcom pro la malbona kvalito de la portilo. Capcom pli malfrue eldonis alian videoludon sur tiu ĉi sistemo nomita Resident Evil Gaiden.

GameCube Renovigita Versio[redakti | redakti fonton]

En 2002, la originala versio de Resident Evil estis refarita por la Nintendo GameCube. Tiu ĉi eldono estis parto de interkonsento inter Capcom kaj Nintendo kiu daŭris trans tri videoludoj. La versio inkluzivas novajn ludagadojn, lokojn, rakontajn detalojn kaj multe pli bonajn grafikojn.

La ludo notindas pro ĝiaj preskaŭ vervivaj lokaspektoj kaj pro la aldonado de kelkaj ecoj de aliaj rakontoj en la serio; ekzemple, la 180 grada turno kaj nova kurada stilo. La originala antaŭfilmo estis refarita uzanta komputilajn grafikojn kaj ankaŭ enhavas novajn voĉsonojn. La ludstilo plejparte samas kiel la originala videoludo sed preskaŭ ĉiu enigmo estas ŝanĝigita kaj la ludanto povas ekipi malatencan armilon por uzado post esti kaptita de malamiko.

Plue, tiu ĉi versio entenas kelkajn akiritajn modalojn, sekretojn kaj diversajn finaĵojn kiuj ne haveblas en la originala. La George Trevor (Ĝorje Trejvor) kromrakonto estas denove intermiksita en la ĉefrakonto kaj kelkaj aliaj personoj de aliaj rakontoj aperas en la fonrakonto.

Resident Evil: Deadly Silence[redakti | redakti fonton]

Resident Evil: Deadly Silence (Enloĝanta Malbono: Mortiga Silento) estas la Nintentdo DS-a porto de la unua rakonto en la Resident Evil serio. La videoludo eldoniĝis je la 10a datreveno de la serio. Tiu ĉi versio inkluzivas "Klasika Modalo"-n, kiu estas la originala ludo kun kelkaj etaj ŝanĝoj por pli bone subteni la tuŝekranon, kaj "Renaskita Modalo"-n, kiu entenas pli multe da malamikoj kaj novajn enigmojn.

La videoludo uzas ambaŭ ekranojn, la supra ekrano montras mapon kaj la sanon kaj municion de la ludanto; la ĉefludagado estas montrata pere de la suba ekrano (kiu ankaŭ povas montri la inventaron de la ludanto). La DS-a versio ankaŭ inkluzivas la 180 gradan turnon unue enkondukite en Resident Evil 3, kaj la tranĉilan butonon kaj la rapidan resarĝadan butonon de Resident Evil 4. Tiuj ĉi regadoj haveblas en kaj la "Klasika" kaj la "Renaskita" modalo. Nun la interparoladajn kaj preparadajn ekranojn oni povas ignori per butonopremado. La filmoj kiujn oni povas vidi tempon al tempo ankoraŭ estas cenzuritaj eĉ en la Japania versio.

Kiam oni ludas la "Renaskita Modalo"-n kelkaj novaj enigmoj estas aldonataj al la rakonto. Plejparte tiuj ĉi enigmoj postulas ke la ludanto uzas la tuŝekranon por solvi ilin. Plue, tempon al tempo la ludanto povas partopreni tranĉilajn bataladojn. Kiam tiuj ĉi eventoj okazas la ludagado estas vidata de unupersona vidpunkto kaj la ludanto devas balanci sian tranĉilon per fingra movado sur la tuŝekrano. Estas unu speciala enigmo kie la ludanto devas revigligi vunditan amikon per blovado sur la mikrofono. Ankaŭ la ludanto povas eskapi for de la malamikoj post esti kaptita per tuŝekrana interago.

Wii Versio[redakti | redakti fonton]

Wii-a versio de la renovigita vidludo aperis Japanie 25an Decembro 2008. Same kiel Resident Evil 4 kaj Resident Evil Zero (Resident Evil Nul) la ludo entenas malmulton da ŝanĝoj. Tiu versio eldoniĝis usone kaj eŭrope en junio 2009 kiel Resident Evil Archives: Resident Evil (Enloĝantaj Mavaj Arkivoj: Enloĝanta Mavo).

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas traduko en Esperanton de la unua ludo el serio [1].

  1. Retmesaĝo de Anna Striganova 13 julio 2021: La projekto estas tradukoj de kvar ludoj. Ĝi provizore havas nur jutub-kanalon kun prezentoj de la tradukoj: https://www.youtube.com/channel/UCp-oYldiSoXsRK_Hnd3Gp2Q