Reskripto de Hadriano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romia imperiestro Publio Elio Traiano Hadriano, aŭtoro de la reskripto al Gajo Minucio Fundano.

La Reskripto de Hadriano estas imperia reskripto al Gajo Minucio Fundano, prokonsulo de Anatolio kiu oficis ekde 122 ĝis 123.[1]

La jura dokumento, skribita origine latinlingve, estis tradukita kaj transdonita helenlingve de Eŭsebio de Cezareo [2], kiu fundiĝis sur Justino Martiro [3].

La testo famas ĉe historiistoj kaj ĉe informiĝemuloj pri la historio de kristanismo kiel unu el la plej antikvaj Paganaj fontoj pri kristanismo.

Enhavo kaj graveco de la dokumento[redakti | redakti fonton]

La dokumento de Hadriano, kvankam adresita al Fundano, respondis reale al peto de “Quinto Licinio Silvano Graniano”, antaŭulo de la adresito: Graniano estis petinta lumojn pri la sinteno praktikenda antaŭ kristanoj kaj akuzoj kontraŭ ili adresitaj.

Hadriano respondis al la prokonsulo procedi kontraŭ ili nur ĉeeste de eventoj detale raportitaj, emerĝantaj el antaŭjuĝa proceso kaj ne surbaze de nespecifaj akuzoj, peticiojkalumnioi: tiel estis establita la principo de la devo de la pruvo surprenita de la akuzanto. Eventualaj akuzoj naskigantaj el kalumnioj devis, male, esti severe persekutataj kaj punataj, por ke ne estu permesite al la kalumniantoj danĝerigi.[4]

Politiko de Hadriano rilate kristanimon[redakti | redakti fonton]

La reskripto, kiu estas unu el la unuaj paganaj historiaj fontoj pri kristanismo, estas ankaŭ gravega pro la kompreno de la politiko sekvita de Hadriano kaj de lia antaŭulo Trajano koncerne kristanojn: Hadriano, fakte, moviĝis sur analoga plano, eĉ eble pli garantiisma kompare kun tiu de lia antaŭulo en samtema reskripto al Plinio la Juna[5]. Solecitita de specifa demando de Plinio, [6] kiu estis tiutempe guberniestro en Bitinio kaj Ponto.

Interpretado pri la Hadriana reskripto[redakti | redakti fonton]

Justino el Nabluso

Justino subtenis la interpretadon pli favoran al la kristanoj, fakte akceptitan ĉe la plejgranda parto de la modernaj esploristoj.

Ekzegezaj duboj[redakti | redakti fonton]

La ĝusta signifo de la Hadriana reskripto, ankaŭ kompare kun tiu Trajana, restas laŭ iuj filologie analizantoj, diskutata. Se estas absoluta, fakte, la aserto pri la principo de la devo de la pruvo el kiu oni depengigu, definitive, la persekutecon kontraŭ kristanoj kiuj estus malobeintaj al la leĝo, ne klaras, male, ĝis kiu punkto devus antaŭeniri la plenumo de tiu devo: ĉu estis sufiĉe pruvi nur la specifan kazon de la kredofonfeso (tio kiun Plinio en sia letero al Trajano nomas nomen ipsumla nomo mem = konfesi kristanismon) - aŭ ĉu estis necese akuzi pri samtempa ĉeesto de pluaj krimoj aldone alskribeblaj al la fakto de la kristana konfeso? Nome ĉu necesis io alia krimo tipe kristana krom praktiki kristanismon?

Tezo de Marta Sordi[redakti | redakti fonton]

Marta Sordi, historiisto pri antikva epoko greka-romia kaj pri la historio de kristanismo, inklinas al intepreto pli favora al la kristanoj, ekzegezo al kiu de ĉiam estis adherintaj la kristanaj Apologiistoj, de Justino al posteuloj. Laŭ Sordi, Hadriano, reinsistinte pri la plano de Trajano, ne nur estus konfirminta la malpermeson de la ŝtata laŭleĝa jura iniciato, sed estus aldoninta ankaŭ, siapropre, du novajn elementojn:

  • La unuan Sordi individuigas en tiu pasaĵo en kiu Hadriano asertas la neceson de la devo juĝi laŭ la graveco de la kulpo (ĉiam en la kazo - kompreneble – de denunco subtenita per pruvoj). La referenco al laŭgrado de la kulpo ekskludus, laŭ Marta Sordi, ke tiu lasta povus reduktiĝi al la sola fakto de la religia konfeso, afero kiu povis riveliĝi vera aŭ ne vera, sed kiu ne povis allasi gradigon: necesas, tial, taksi necesa la asociiĝon al malsama krimo, atribuebla al la religia stato sed ne simple koincidanta kun tiu lasta.[7] Tiu interpreto, plue, ĉiam laŭ la esploristino, estus en sintonio kun la ĝenerala tono de la prozo de la imperiestro, el kiu travidiĝas, fine, iritiĝo antaŭ la ebleco de drivaĵoj de maltolero.

La esprimo de tiu iritiĝo, substrekita ankaŭ per la Interjekcio, estas entenata en la frazo “sed, pro Hekulo, se kelka surkampigas pretestojn por kalumnii, vi, post taksado pri la graveco, devas senprokraste lin puni”. Kaj ĝuste en tiu frazo oni rimarkas, laŭ Sordi, la duan elementon de noveco rilate la sintenon de la antaŭulo.

  • La neceso ke la sekvoj de akuzoj senaj de pruvo, kaj pro tio temeraraj kaj kalumniaj, devas kontraŭataki la akuzantojn mem. Ĉu la imperiestro celas limigi la procesojn kontraŭ kristanoj?

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gianluigi Bastia, Lettera di Adriano, 29 dicembre 2006.
  2. Eŭsebio de Cezareo, Eklezia Historio IV, 9, 1-3
  3. Jiustino el Nabluso, Unua Apologio LXVIII, 3-5. La greka teksto, en Justino, estas raportita finpaĝe ĉe la paragrafo LXVIII (v. Apologia I Arkivigite je 2009-04-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  4. ààààRescritto di Adriano a Caio Minucio Fundano, proconsole d’Asia Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, p. 18-19 (aŭ sur Giustino, Apologio I Arkivigite je 2009-04-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  5. Epistulae, X.97
  6. Epistulae, X.96 e X.97.
  7. Marta Sordi, I Cristiani e l'impero romano, Jaca Book, Milano, 2004, ISBN 978-88-16-40671-1 p. 73 ss-

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rescritto di Adriano a Gaio Minucio Fundano en la itala Vikipedio.

  • Marta Sordi, I Cristiani e l'impero romano, Jaca Book, Milano, 2004, ISBN 978-88-16-40671-1 p. 73 kaj ss.
  • Gianluigi Bastia, Lettera di Adriano, accesso 29 dicembre 2006
  • Eusebio di Cesarea, Storia Ecclesiastica, IV, 9, 1-3
  • Giustino di Nablus, Apologia LXVIII, 3-5
  • Plinio il Giovane, Epistulae, X.96 e X.97

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]