Resonkorpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Resonilo)

Resonkorpo, resonkestoresonilo estas objekto centre kava, plej ofte el ligno aŭ metalo, kies tasko estas la plifortigo de sonoj aŭ tonoj. Resonkorpoj estas konstrueroj de multaj muzikaj instrumentoj.

Celo de resonkorpo estas, ke la kolono de areo en la kavo estu vibrigita kaj sonigita. La muzikisto vibrigas proksiman objekton, ekzemple kordon (ĉe ĉiuj kordinstrumentoj) aŭ stango (ekzemple ĉe ksilofono), tiam la vibrado per la ĉirkaŭa areo estas transportata en la resonkorpon, vibrigas la enan areokolonon kaj reelvenas el la resonkorpo kiel fortigita vibrado kaj sono.

Resonkorpo estas esenca konstruero de la sekvaj muzikiloj:

Sen resonkorpo estas

Unuope resonkorpoj ankaŭ estas el aliaj materialoj ol ligno kaj metalo, ekzemple vitro en "vitra harpo" aŭ "vitra harmoniko". La funelo de gramofono havas ecojn de membranofono respektive idiofono - tamen la inica frekvenco de la tono estas diktita al la funelo de la gramofono mem kaj ne influita de la funelo - tial ĝi ne konsidereblas resonkorpo.