Resono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La nocio resono signifas diference al eĥo kontinuaj reflektoj de sonondoj (sonreflektoj) en ferma spaco aŭ en nature limigita sfero.

Resono ankaŭ grave rolas je aktivsonaro.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Sono elsendita de fonto estas reflektata de diferencaj facoj depende de ties surfacaj ecoj. Glataj, sone malmolaj facoj reĵetas la sonon simile al spegulo la lumon. Je tio la enirangulo samas la elirangulon (reflektangulo). Je krudaj strukturoj la reĵetado okazas multdirekten. Ju pli kruda estas materialo, des pli difuze ĝi reĵetas la sonon. Ĉi tiu reflektogrado dependas de la frekvenco kaj de la ecoj de la materialo. Malmola materialo preskaŭ ne absorbas la sonondojn, mola tamen pli forte. En grandaj spacoj sen absorbaj facoj kiel preĝejoj, naĝhaloj aŭ grandaj kavoj resono estas bone observebla, se oni ne antaŭzorgis per absorbiloj.

Resono ekestas kiel sekvo de ripetaj sonreflektoj, kiuj malfortiĝas dumpase de la tempo. La malfortiĝo unue ekestas pro tio, ke parto de la energio dum reflekto ŝanĝiĝas en varmon (ĉar neniu materialo estas ideale malmola rilate la sonon) kaj aliflanke pro tio, ke la disvastiĝo de la sono en la aero estas perdiĝema (ĉar la oscilado de la aereroj generas frotadon). La tempo, dum kiu la sonprema nivelo malpliiĝas post subita mutiĝo de la sonfonto je 60 dB, nomiĝas resonotempo T60. Malpliiĝo je 60 dB korespondas al malpliiĝo de la sonintenseco je milionono de la elirvaloro. La resontempo kaj ĝia dependeco de la frekvenco donas gravajn informojn pri la aŭdigebleco de spaco kaj ties taŭgeco por lingvaj kaj muzikaj prezentadoj.

La parolkompreno forte suferas, se spaco havas troan resonon; ju pli mallonge la resono, des pli bone. Por muziko tamen ioma resono estas dezirinda, ĉar la muziko en tro „seka“ spaco sonas nenatura kaj krome malprecizaĵoj je la ludado estas tro bone aŭdeblaj. Por ĉambromuziko dezirindas resontempo de ĉ.1,2 ĝis 1,6 sek, por orkestromuziko 1,7 ĝis 2,2 sek, por orgenmuziko eĉ pli multe.


Resonradiuso[redakti | redakti fonton]

Se aŭdanto troviĝas en spaco proksime de la sonfonto, la rekta sono superas la nerektan sonon. Nerekta sono estas tiu sono, kiu trafas la aŭdanton nur per reflektoj. Rekta sono tamen atingas la aŭdanton rekte sen reflektoj. Do resono apartenas al la nerekta sono.

Ĉar la rekta sono plimalfortiĝas je kreska distanco de la sonfonto (ĉ. 6 dB je distancduobligo), la difuza resono (la sumo de reflektoj) tamen restas konstanta en la tuta spaco, indikeblas distanco de la sonfonto, je kiu ambaŭ partoj estas same fortaj. Tiun ĉi distancon oni nomas resonradiuso rH kaj estas kalkulata per la Sabine-a aproksimformulo:


r_H \approx 0,057 \cdot \sqrt \frac{V}{T_{60}}

resonradiuso rH in m
spacovolumeno V in m3
resonotempo T60 in s

Artefarita resono[redakti | redakti fonton]

Sonefektaparatoj, kiuj povas generi artefaritan resonon, povas plenumi du taskojn:

  • Generado de nature apera spacefekto
  • Generado de artefarita resonefekto, kiu tiel ne ne ekzistas en naturo.

Je la generado de artefarita spacefekto signalo estas tiel ŝanĝata, ke aŭskultanto havas la impreson, ke la signalo estus ekestinta en certa spaco kaj ne en seka studio. Se ekzistas pluraj signaloj, tiam nur malofte ĉiu el ili estas prilaborata per la sama sonefekto, ĉar alimaniere la aŭskultantoj ne havus la impreson de spaca profundeco. Tiel nomatan profundogradigon oni precipe atingas lokigante la unuopajn signalojn kun diferencaj resontempoj, -intensecoj kaj karakterizaĵoj pli antaŭen aŭ malantaŭen en produktado.

Influofaktoroj[redakti | redakti fonton]

Ecoj, kiuj influas la spacan impreson de la resono, estas:

  • kvoto de la rekta sono je la sonprema nivelo
  • kvoto de la fruaj refektoj je la sonprema nivelo samkiel iliaj spaca distribuo kaj tempa pasado
  • kvoto de la resona finsonado je la sonprema nivelo samkiel ĝia spaca distribuo kaj tempa pasado

Je resonaparatoj la antaŭprokrasto estas vere grava. Tio estas la tempa distanco inter rekta sono kaj la unua reflekto, kion oni nomas komenctempa interspaco. Per tio oni povas rekonstrui la pozicion de sonfonto en spaco.

Se pro artaj aŭ gustaj kialoj signalo ekhavu specialan nuancon, oni elektas la artefaritan resonefekton. Por speciale emfazi la signalon oni enmiksas en la signalon efekton, kiu ne egalas la naturan resonon, ekz. ĉe kantvoĉo.

Tipoj de resonaparatoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe oni produktis resonefektojn en apartaj sonĉambroj (sed ne por esplorceloj, nur por produktadoceloj). Poste oni enmetis metalrisorton (t.n. risortoresono) aŭ Hammond-spiralon, kiuj aldonis kromajn prokrastitajn osciladojn. Poste oni uzis resonoplatojn el ŝtalo kaj orfolian resonon.

Hodiaŭ oni produktas resonaparatojn per digitalaj efektoprocesoroj. Komplikaj algoritmoj produktas ĉi tiun akustikan efekton. Je tio ŝanĝeblas la diversaj atributoj kiel ekz. la resontempo, antaŭprokrasto kaj frekvencpaso de la difuza resonvosto, spacogeometrio en realtempo. La hodiaŭa tekniko estas ege progresinta kaj ebligas tre bone rekonstrui certajn reale ekzistajn spacojn laŭ ilia resonado.


Eĉ pli bone sukcesas tio ĉi per vere nova maniero de resongenerado. Je tio oni storas la spacan impulsrespondon, do fakte kreas „fingropremaĵon“ de la akustikaj ecoj de reala spaco. Per ĉi tiu fingropremaĵo oni nun povas ekipi ajnajn akustikajn signalojn. Tiun ĉi formon de resongenerado oni ankaŭ nomas konvolucia resono, ĉar oni uzas dum la produktado de signaloj la matematikan operacion de la konvolucio.
Ĉi tiu tekniko ne nur limiĝas je la simulado de spacoj, male oni povas simuli ĉiun linearan, tempinvariantan akustikan sistemon, do ankaŭ aparatojn kiel mikrofonoj.

Laŭ amplitudo krude simulitaj impulsrespondoj en WAV-formato estas liberaj kaj riceveblaj interrete, ekz. jen: [1]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri resono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Kia sono, tia resono. »
  • Citaĵo
    « Kio al mi sonis, tion mi resonas. »
  • Citaĵo
    « Kiu resonis, tiu sin donis. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]