Respublikaj protestoj en Turkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 14-an de aprilo 2007 protestoj okazis en Ankara ĉe la maŭzoleo de Mustafa Kemal Atatürk

Respublikaj protestoj (turke Cumhuriyet Mitingleri) estas serio de protestaj amaskunvenoj, okazintaj en Turkio subtene al la laikeco de la ŝtato. Laika ŝtato estas idealo de kemalismo, tradicia kaj inspiriga politika fluo, komenciĝinta de la granda turka reforminto Mustafa Kemal Atatürk (1881-1938).

La unua protesto kunveno okazis la 14-an de aprilo 2007 en Ankara, du tagojn antaŭ la starto de la prezidentelekta procezo. La 29-an de aprilo 2007 okazis simila amaskunveno en Istanbulo. Kvanto de la partoprenintoj en tiuj du eventoj estis taksita po miliono da homoj aŭ eble eĉ pli.

La protestaj kunvenoj okazis post kelkjara tensio inter la kemalistoj kaj islamistoj, i. a. kiel respondo al la nuna premiero de Turkio Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajjip erdoan], kiu kelkfoje parolis pri enkonduko de limigita islamismo en la lando kaj pri la depreno de malpermesoj al tradiciaj islamaĵoj (kiel speciala virina vesto, kovranta hararon) en ŝtataj institucioj.