Respubliko Kalifornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko Kalifornio
14-a de junio 1846 – 9-a de julio 1846

ŝtato • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Sonoma
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
15 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Flago de la Respubliko Kalifornio

La Respubliko Kalifornio (hispane República de Californiaangle California Republic), ankaŭ nomita la Respubliko de la flago de la urso (hispane República de la bandera del osoangle Bear Flag Republic), estis rezulto de ribelo gvidita de Usonanoj la 14-an de junio 1846 en la urbo de Sonoma kontraŭ la aŭtoritatoj de la meksika provinco de Alt-Kalifornio.

La ekzisto de la respubliko daŭris malpli ol unu monaton. La kapitano de la usona terarmeo John C. Frémont ĉirkaŭirigis onidoron de okazonta milita ago kontraŭ la pioniroj de la mekskika registaro por kuraĝigi la ribelon. Grupo de tri dek tri homoj ekaperas en Sonoma, tirlevis flagon ornamitan de urso kaj stelo (la ursa flago, aŭ Bear Flag) por simboli la novan kalifornian respublikon, sendependa de Meksiko. La evento estas nomita la « Ribelo de la ursa flago » (Bear Flag Revolt) sekvante la uzon de la flago, kiu poste iĝoj (kun kelkaj ŝanĝoj) la oficiala flago de la usona ŝtato Kalifornio, en 1911.

La armeoj de Zachary Taylor kaj Winfield Scott sukcesis venki la Meksikanojn kaj okupadis Sonoma. Per la traktato de Guadalupe Hidalgo, la 2-an de februaro 1848, Meksiko devas cedi vastan teritorion al Usono (indikita sub la nomo de meksika cedo) el kiu Kalifornio estas parto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo République de Californie en la franca Vikipedio.