Respubliko Krimeo
Respubliko Krimeo | |||
ruse: Республика Крым, ukraine: Республіка Крим, krime-tatare: Qırım Cumhuriyeti | |||
respubliko | |||
La kasteleto "Hirunda nesto" - neoficiala emblemo de Krimeo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Республика Крым | |||
Deveno de nomo: El tjurka qırım ("nia monteto") | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | 5
| ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Najbaras kun | 4
| ||
Antikvaj urboj | Ĥersoneso, Skita Napolo | ||
Grandaj urboj | 5
| ||
Ĉefurbo | Simferopolo | ||
Areo | 26 081 km² (2 608 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 973 185 (2007) | ||
Denseco | 75,66 loĝ./km² | ||
Fondita | 18-a de marto 2014 | ||
Ĉefministro | Sergeo Aksjonov | ||
Parlamentestro | Vladimiro Konstantinov | ||
Horzono | MSK (UTC+4) | ||
Telefona prefikso | +380 65 | ||
AKU | AK | ||
Himno | Himno de Krimeo | ||
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
| |||
Vikimedia Komunejo: Crimea | |||
Retpaĝo: www.rada.crimea.ua | |||
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco» |
Respubliko Krimeo (ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti) en 2014 deklariĝis respubliko de Rusio. Geografie ĝi okupas la plej grandan parton de la Krimea duoninsulo (en la norda parto de la Nigra maro) escepte de ĝia sudokcidenta parto, kiun okupas la Sebastopola municipo. La areo de la respubliko estas preskaŭ 26,2 mil kv. km. La loĝantaro estas 2.352.581 homoj (laŭ la infomoj de la jaro 2013). La ĉefurbo de Krimeo estas la urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo, tamen tio ne estas tute ĝusta. Ĝis 2014 Respubliko estis parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Kaj Ukrainio, kaj plejparto de la internacia komunumo trovis la anekson kontraŭleĝa, kaj vidas ĝin parto de Ukrainio kiel Aŭtonoman Respublikon Krimeo[1].
Etimologio de la nomo
La etimologio de la vorto Krimeo estas diskutata. Laŭ la plej ofte citata versio ĝi devenas de nomo Qırım (malnova nomo por la moderna urbo Starokrimo, iama ĉefurbo de la Krimea provinco de la Ora Hordo, tradukite — "mia monteto").
Laŭ la aliaj supozoj ĝi devenas de iu tjurka vorto, signifanta jen remparo, jen kavo, jen simple tero. Iuj rilatigas la nomon Krimeo al la helena κρημνός (kruta loko, ankaŭ nomo de iu teritorio en Skitujo), tamen tiu supozo ne estas tre verŝajna. En antikva nomo de Krimeo — Taŭrido (latine Taurica, helene Ταυρική) — devenas de la nomo de antikva Krimea tribo.
Historio
Antaŭhistorio
Respubliko Krimeo kiel parto de Rusio
Post revolucio en Ukrainio en 2014, Krimea parlamento decicidis fari referendumon pri pligrandigo de aŭtonomio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo je la 16-a de marto por konfirmi aliĝon de Krimeo al Rusio.[2] Rilate al rezultoj de la referendumo je la 17-a de marto Krimea parlamento deklaris Respublikon Krimeo kaj petis Rusion por aliĝi. Ankoraŭ dum la sama tago prezidento de Rusio Vladimir Putin agnoskis sendependencon de Respubliko Krimeo.[3] Ja la 18-a de marto 2014 Rusia prezidento Vladimir Putin, krimea ĉefministro Sergej Aksjonov, urbestro de Sebastopolo Aleksej Ĉalij kaj prezidanto de krimea parlamento Vladimir Konstantinov subskribis konsenton pri aliĝo de Krimeo al Rusio.[4] La 21-an de marto 2014 Vladimir Putin subskribis la leĝon pri ratifiko de la interkonsento laŭ kiu Krimeo kaj Sebastopolo aliĝas al Rusio.
Politika strukturo
Krimeo estas parlamenta respubliko. La leĝodona povo apartenas al la 100-kapa parlamento, la Ŝtata Konsilio de Krimeo (ruse - Государственный Совет Крыма, Gosudarstvennyj Sovet Kryma). La ekzekutivo apartenas al kabineto de ministroj, estrata de la premiero. La premiero estas elektata fare de la parlamento. La ministroj estas enpostenigataj fare de la Konsilio laŭ la proponoj de la premiero.
Administracia divido
La plej grandaj aŭ famaj urboj kaj loĝlokoj de Krimeo | ||
---|---|---|
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĉernomorsko | Gaspro | Gurzufo | Ĝankojo | Eŭpatorio | Foroso | Inkermano | Jalto | Kaĉo | Kerĉo | Koktebelo | Koreizo | Kirovsko | Krasnoperekopsko | Lenino | Livadio | Masandro | Nikito | Novosveto | Partenito | Sako | Sebastopolo | Simeizo | Simferopolo | Sovetsko | Starokrimo | Sudako | Teodozio |
Geografio
Ekonomio
Demografio
Ligiloj
Referencoj
- ↑ UN kondamnas la anekson de Krimeo
- ↑ Rusko už vítá nového člena federace, schválí zákon o začlenění částí cizích států (la ĉeĥa). Novinky.cz (2014-03-06). Alirita 2014-03-210.
- ↑ Milenkovičová, Ivana. Krym vyhlásil nezávislost, Putin ji posvětil. Připojení k Rusku se blíží (la ĉeĥa). iDnes.cz (2014-03-17). Alirita 2014-03-21.
- ↑ Ukraine crisis: Putin signs Russia-Crimea treaty (la angla). BBC (2014-03-18). Alirita 2014-03-21.
Vidu ankaŭ
- Politika krizo en Ukrainio (2013-2014)
- Politika krizo en Krimeo (2014)
- Kontraŭmilitaj protestoj en Rusio (2014)
Eksteraj ligiloj
- Paĝaro de kabineto de ministroj de Krimeo (angle, ukraine, ruse kaj france)
- Paĝaro de la supera konsilio de Krimeo
- StopFake Ukrainio (senmaskigo de mensogoj pri la situacio en Krimeo) esperante
- Ruslingva paĝaro pri Krimeo
- Krimeo por rusianoj
- Krime-tatara paĝaro
- Krime-tatara paĝaro
- Kirimtatar.Net - Historio de krime-tataroj, ilia kulturo kaj lingvo (Turke kaj krime-tatare)
- La Ĥana palaco en Baĥĉisarajo