Respubliko de Nova Granado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Respubliko de Nova Granado (Nueva Granada hispanlingve), post Granada Konfederacio (Confederación Granadina) kaj post Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio (Estados Unidos de Colombia) kaj Republika de Kolombio (Republica de Colombia) estis ŝtato (1831-1903) kiu inkluzivis la nunajn Kolombion kaj Panamon.

En 1826 okazis interna milito en tiama Granda Kolombio, pro konkuroj por la civitaj kaj militaraj oficoj kaj Venezuelo kaj Ekvadoro sendependiĝis. Simón Bolívar regis Grandan Kolombion ekde 1828 ĝis 1830 kiel diktatoro poste kunvokis la Nacian Konvencion por redifini la novan konstitucion. Tiun novan konstitucion rekonis nur la "Departamento de Cundinamarca" (Kolombio kaj Panamo), pro tio Bolívar abdikis kaj translokiĝis al la norda parto de Kolombio, kie li mortis la 17-an de marto 1830, proksime al Santa Marta. Tiam Granda Kolombio jam tute ne ekzistis.

En 1831 oni jure rekonis la disigon de Granda Kolombio kaj estarigon de novajn ŝtatojn Nova Granado (antaŭa Cundinamarca), Ekvatoro, kaj Venezuelo.

La nomo Nova Granada restis ĝis 1856 kiam oni ŝanĝi ĝin al Granada Konfederacio. La centrigo de burokatio en Bogoto iĝis oni ŝanĝi denove la nomon al Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio kaj, fine, en 1886 al Respubliko de Kolombio, sed la internaj konfliktoj pligrandiĝis, kaj provokis internajn militojn inter la regionoj de la lando, ĉefe en Panamo. En 1903, sub la premo de Usono, kiu planis konstrui la Panaman Kanalon, la kaŭdiloj de Panamo decidis sendependigis ĝin de Kolombio kaj ekestis unuopa lando.