Restingao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Restinga (biomo))
Ekzemplo de restingaa vegetaĵaro.

Restingao (portugale : Restinga) estas tipo de marbordaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiu troviĝas en Brazilo. Restingaoj formiĝas sur sablaj, acidaj, kaj nutraĵ-malriĉaj grundoj, kaj karakteriziĝas per mezgrand-dimensiaj arboj kaj arbedoj taŭgaj por la pli sekaj kaj nutraĵ-malriĉaj cirkonstancoj.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) konsideras du restingaajn ekoregionojn. La atlantik-marbordaj restingaoj troviĝas en pluraj enklavoj laŭlonge de la brazila marbordo ekde Norda Rio-Grando en nordorienta Brazilo ĝis Suda Rio-Grando en suda Brazilo, kovrante areon de 7 900 kvadrataj kilometroj kiu etendiĝas ekde la Tropikoj ĝis la Subtropikoj. Ĝiaj flaŭro kaj faŭno samhavas similecojn kun tiuj de la humidaj atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo. Tiu ĉi ekoregiono estas parto kaj de biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie kaj de tutmondaj 200-regiono de la WWF.

La nordorient-brazilaj restingaoj situas laŭlonge de la norda marbordo de Brazilo, en la subŝtatoj de Maranjo, Piaŭio, kaj Cearao. Ĝiaj flaŭro kaj faŭno distingiĝas de tiuj de la atlantik-marbordaj restingaoj, kaj havas pli grandajn similecojn al tiuj de la humida amazona arbaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]