Resuma formulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La resuma formulo (aŭ kruda formulo) estas speco de ĥemia formulo. Ĝi esprimas, kiom da atomoj de la diversaj elementoj konsistigas unu molekulon de certa ĥemia kombinaĵo.

Ĝi notas la elementojn per iliaj simbolaj literoj kaj la kvanton per nombro skribita dekstre malalte de la literoj. La nombro 1 ne estas skribata. Akvo, kies molekulo konsistas el unu oksigena kaj du hidrogenaj atomoj, havas la formulon H2O.

Pri la ordigo de la elementoj en la formulo ekzistas du sistemoj:

  • Eblas ordigi la elementojn laŭ kreska elektronegativeco. Do staras unue la elementoj, kiuj estas pli maldekstre aŭ pli sube en la perioda sistemo. Ekzemple, en salo la metalo staras antaŭ la halogeno, ordinara salo (natria ĥlorido) do estas NaCl.
  • Laŭ la sistemo de Hill aperas unue karbono (C) kaj hidrogeno (H), poste aliaj elementoj laŭ alfabeta ordo. Se ne estas karbono en la kombinaĵo, ankaŭ la hidrogeno aperas alfabete. En pezaj kombinaĵoj, kie deŭteriotritio anstataŭas hidrogenon, ili aperas laŭ alfabeta ordo.

Resuma formulo ne diras, kiel tiuj atomoj estas aranĝitaj; tion diras la struktura formulo. Substancoj kun identaj resumaj formuloj, sed malsamaj strukturoj, nomiĝas izomeroj. Simplaj kombinaĵoj, kia la akvo, havas nur unu izomeron. Ekzemplo de substanco kun du izomeroj estas la butano, kies resuma formulo estas C4H10; ordinara butano (n-butano) havas la strukturon CH3CH2CH2CH3, i-butano la strukturon CH3-CHCH3-CH3.

El la resuma formulo eblas derivi la proporcian formulon, kiu indikas la nombrajn rilatumojn inter la elementoj en molekulo, sed ne iliajn nombrojn en ĉiu molekulo. La proporcia formulo rezultas, kiam ĉiujn kvantojn en la resuma formulo oni dividas per ilia plej granda komuna divizoro. Ekzemple la proporcia formulo de benzolo (C6H6) estas C1H1.