Resveratrolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Resveratrolo (trans–3,4',5–trihydroxystilben, C14H12O3; 1,3-benzendiol, 5-[2-(4-hydroxyfenyl)ethenyl]-, (E)-) estas substanco, kiu troviĝas en ŝeloj kaj kernoj de blua vinbero (Vitis vinifera), arakidoj, ŝeloj kaj kernoj de nigra ribo, en radiko de la ĉina planto Polygonum cuspidatum (ekstrakton el tiu ĉi planto oni nomas ĥolikano), en ŝeloj de grepo kaj en ruĝa vino. Reveratrolo troviĝas ankaŭ en blanka vino, sed kun la enhavo centoble malpligranda. Tiu ĉi substanco pro siaj antioksidaj kaj antibakteriaj efikoj uzatas kiel suplemento de manĝo.

Struktura formulo de resveratrolo

Resveratrolo influas metabolon de lipidoj kaj inhibas precipitadon de sangaj tabuletoj. Oni supozas, ke dank al sia kapablo inhibi androgenajn riciventojn ĝi havas pozitivan influon al prevento de kancero de prostato. Iuj studoj montras, ke ĝi kapablas plifortigi efikon de iuj antiretroviraj medikamentoj.

Lastaj serĉoj montras, ke resveratrolo troviĝas en granda multo da plantoj kaj la plantoj la resveratrolon produktas pli multe, kiam ili estas en streĉo, kiel sian defendon por transvivi. Kio rilatas al la blua vinbero, oni elesploris, ke ĝi enhavas pli da resveratrolo, kiam la beroj estas nematuraj.

Exteraj ligoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.benbest.com/nutrceut/phytochemicals.html#resveratrol Pri resveratrolo