Retimno (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de Retimno en Grekio

Retimno (greke Ρέθυμνο respektive Νομός Ρεθύμνης - Nomos Rethimnis) estas unu el la kvar provincoj de la insulo Kreto kaj unu el la 51 provincoj de Grekio ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1.496 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 82.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Retimno. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Kreto (Περιφέρεια Κρήτης, Periferia Kritis) kaj kovras la centran okcidentan parton de ĝi, inter la provincoj Ĥanio en la okcidento kaj Iraklio en la oriento.

Topografie la provinco ampleksas la areon oriente de la Lefka Ori (Blankaj Montoj) ĝis la transiro de la monto Psiloritis (2.456 metroj, la plej alta monto de Kreto) en la ebenaĵon Mesara. Krom la neloĝataj Paksimadia-insuletoj en la golfeto de Mesara neniuj pliaj insuletoj apartenas al la teritorio.

la haveno de la urbo Retimno
la antikva fontano Arimondi


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]