Retkomikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retkomikso estas komikso, kiu aperas nur, precipe aŭ almenaŭ unue en retejo.

Ekzemplo de la bildstria serio CTRL+ALT+DEL

Bildstrietoj, kiuj unue aperas papere kaj poste aŭ paralele en TTT, ne estas konsiderataj kiel retkomiksoj. Sed ĉar kelkaj retaj bildstrioj poste aperas papere, la transiro inter retaj kaj paperaj komiksoj estas flua. Ĉar la publikigo reta estas pli simpla kaj malpli kosta ol tiu papera, ekzistas multaj retkomiksoj, sed nur malmultaj aŭtoroj sukcesas per ili gajni monon (per reklamo, posta papera aperigo, vendo de rilataj artikloj).

Ne estas certe, kiu retkomikso estis la unua; multaj opinias, ke la serio Argon Zark! de Charley Parker, kiu aperas de 1995, do mallonge post la naskiĝo de TTT. Jam konsiderinde antaŭe, en 1986, aperis la bildstrio Shatter, kiu ja estis kreita ciferece per komputilo, sed publikigita papere.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-literaturo