Reto Rossetti
El Vikipedio
Reto ROSSETTI (naskiĝis la 11-an de aprilo 1909, mortis la 20-an de septembro 1994 en la brita Gosport) estis svisa, poste brita esperantisto, profesoro. Lia frato estis Cezaro Rossetti, aŭtoro de Kredu min, sinjorino!.
Enhavo |
[redaktu] Verka vivo
Lia poemaro aperis en la grava ampleksa verko Kvaropo. Poemoj de Rossetti aperadis en la Esperanta gazetaro. Liaj pluaj verkoj: Mestizo de l' Mondo, poemaro, El la Maniko kaj Pinta krajono, novelaro. Lia ĉeftraduko estas Otelo de Shakespeare. Rossetti multe tradukis el la angla poezio. Redaktoro kaj la ĉefa kunlaborinto super la Angla Antologio.
Tri liaj verkoj troviĝas sur la Baza legolisto de William Auld: El la maniko, 33 Rakontoj, Pinta krajono.
[redaktu] Verkoj
[redaktu] Originaloj
- Oazo (poemkolekto en Kvaropo (1952))
- Mestizo de l' Mondo
- El la maniko (novelaro, 1955)
- Pinta krajono (poemaro, 1959)
- Arto kaj Naturo (eseoj, eld. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1989)

