Retorika alparolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Specifa tipo de eksklamacio estas retorika alparoloapostrofo kiu konsistas je tuja rompo de la rakonta aŭ parola fadeno por rekte alparoli ĉu ĉeestantojn ĉu malĉeestantojn ĉu vivajn ĉu nevivajn estaĵojn aŭ eĉ al si mem.

Ju pli nealparolebla estas la alporalata estaĵo des pli retorika aŭ literatura estas la alparolo, kiel okazas en Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz:

"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi meniam povas forgesi."

Kompreneble la verkisto ne supozas, ke la tuta tiama Litovujo estu aŭskultanta lin. Sed tion li literature imagas.

Oni vidu kiel tiu parolfiguro funkcias ekzemple en la romanco "San Gabriel" en la Cigana Romancaro de Federico García Lorca, laŭ traduko de Fernando de Diego, kiam la aŭtoro aŭ rakontanto alparolas rekte al la propra anĝelo -neekzistanta estaĵo- kiu tiamoment estas eĉ super la propra virgulino kiu poste estos dipatrino.

"-San Gabriel de mia koro!

Ho, Gabriĉjo adorata!

[...] -San Gabriel de multaj briloj!

Ho, Gabriĉjo adorata!"