Retrograda orbito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Retrograda orbito

Oni diras ke orbitanta objekto havas retrogradan orbiton, kiam ĝi rondiras ĉirkaŭ centra objekto en la mala senso de la rotacio de la centra objekto. Retrograda orbito estas montrata per angulo de orbita inklinacio pli granda ol 90°.

En nia sunsistemo[1], la orbita movo de ĉiuj plej grandaj korpoj fariĝas en la sama senso kiel la suna rotacio: oni diras ke ili havas progradan orbiton; la eksceptoj estas kelkaj asteroidoj kaj kometoj; inter kiuj plej konataj estas la Haleja kometo kaj la asteroido 20461 Dioretsa.

Same, pli granda parto de la naturaj satelitoj de planetoj orbitas en la sama senso kiel la planeta rotacio, kaj en la ebeno de la planeda ekvatoro. Sed kelkaj neregulaj satelitoj povas havi retroradajn orbitojn.

Kelkaj ekzemploj:

Retrograda orbito estas tiu de objekto kiu ne formiĝis en la akrecia disko de la planedo, aŭ kies orbito estis perturbata de kolizio.

Retrograda orbito devas ne esti konfuzita kun la fenomeno de ŝajna planeda retroiro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen, oni malkovris retrogradajn ekzoplanedojn inter kiuj WASP-17 (france)[rompita ligilo], (aŭ angle)[rompita ligilo]