Rettrompado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de Rettrompado

Rilate la uzadon de komputiloj, reta trompado [1] aŭ foje ŝteltruko (angle phishing por "pasvortojn fiŝi" - do "piŝado") estas formo de manipulado por trompi, kutime moncele. Oni klopodas fraŭde akiri konfidencajn informojn, kiel pasvortojn kaj kreditkartajn detalojn, aspektigante sin artifike kiel fidindan personon aŭ komercon en ŝajne oficiala elektronika komunikado, kiel retpoŝta mesaĝo aŭ tujmesaĝo. La angla (kaj plej konata) termino 'phishing' devenas de la vorto "fiŝkapti" financajn informojn kaj pasvortojn de aliaj uzuloj.

Kun la kreskanta nombro da raportoj pri ŝteltrukaj okazaĵoj, oni bezonas pliajn metodojn por protekto en komputiloj inkluzive leĝojn, uzul-instruadon, kaj teknikajn mezurojn.

Kiel rekoni piŝadon

En piŝado-mesaĝo ofte troviĝas jenaj elementoj:

  • La mesaĝo ne estas persone direktata al la kliento sed komenciĝas per ĝeneralaĵo kiel "estimata kliento"
  • La mesaĝo enhavas lingvo- kaj stilerarojn
  • Oni sugestas ke la konto devas esti "kontrolata" kun la ensalutaj datumoj de la kliento
  • Oni minacas per konsekvencoj se la kliento ne tuj respondas la mesaĝon

Notoj

  1. Laŭ Komputeko.