Reunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Reunio

Reunio estas dependa teritorio kaj transmara departemento de Francio en Hinda Oceano.

La departemento entute havas 24 komunumojn.

Geografio

La vulkana insulo (apartenanta al Maskarenoj) estas 50 km-ojn larĝa kaj 70 km-ojn longa. Madagaskaro troviĝas je 800 km-oj. Vulkanoj Piton de la Fournaise estas 2631 m-ojn alta, Piton des Neiges estas 3070 metrojn alta. Ili estas kovritaj per densa arbaro. Reunio estas parto de la ekologia regiono Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj.

Historio

Longe la insulo ne estis loĝata. En la 10-a jarcento arabaj ŝipistoj trovis ĝin, sed ili ne profitis. Portugalo Diogo Dias malkovris ĝin en 1507, sed nek ili ne profitis. En 1638 la francoj akiris ĝin. Onidire la unuaj loĝantoj estis 3 punitaj matrosoj je 3 jaroj. La revenintaj ŝipistoj konstatis, ke la matrosoj estas en bonaj kondiĉoj, do la insulo konvenas por koloniadi. La loknomo iĝis en 1640 insulo Bourbon. La unuaj veraj loĝantoj alvenis en 1642, poste ankaŭ sklavoj alvenis, kiuj kulturis kafon kaj sukerkanon. La insulo iĝis grava dumvoja haveno inter Indio kaj Eŭropo. Ekde 1973 Reunio estas grava milita bazo de Francio. En 2007 oni traboris la monton, kie aŭtoj trafikas kaj kanalo liveras akvon al tiuj insulopartoj, kie mankas la akvo.

Urboj

La insulo havas po du havenojn kaj flughavenojn.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara