Reuss
| Reuss | |
|---|---|
| Rivero Reuss en Lucerno | |
| Longeco | 158 km |
| Alteco de la fonto | 2431 m |
| Meznombra trafluo | 160 m³/s |
| Akvokolekta areo | 3425 km² |
| Alfluantoj | Muota, Eta Emme Lorze kaj aliaj |
| Alfluas al | Aro |
| Alteco de la enfluejo | 330 m |
| Rivero en Eŭropo | |
Reuss estas rivero, kies fonto troviĝas ĉe la Gotard-masivo. Kun akvokolekta areo de 3425 km² ĝi estas la kvara plej granda rivero en Svislando post Aro, Rejno kaj Rodano.
Enhavo |
Fontoj [redakti]
La fontoj de la Reuss trovigas ĉe la Gotard-montpasejo (Gotardo-Reuss) kaj la Furkopasejo (Furka-Reuss) je alteco de 2431 metroj super marnivelo. La du brakoj kuniĝas en la Urseren-Valo kaj fluas tiam tra Andermatt kaj poste tra Schöllenen-Abismo, tiam tra Göschenen al Altdorf.
Kvarkantona Lago [redakti]
La Reuss fluas post Erstfeld ĉe Flüelen en la Lagon de Urio, kiu estas brako de la Kvarkantona Lago.
Svisa Mezlando [redakti]
Ĉe Lucerno la rivero elfluas el la norda bazeno de la Kvarkantona Lago, la tiel nomita Lago de Lucerno. En Emmenbrücke al ĝi alfluas la rivero Eta Emme, kiu senakvigas la valon de Entlebuch. Kiel jam impresa rivero ĝi nun fluas preter urbetoj kiel Mellingen kaj Bremgarten, parte kiel limrivero de la kantonoj Zuriko kaj Argovio ĝis ĝi finfine ĉe Windisch alfluas al la rivero Aro.
Akvokastelo [redakti]
La regiono de la alfluejo de Reuss al Aro sur alteco de nomiĝas Akvokastelo (en la germana lingvo Wasserschloss). Kuniĝas tie Reuss kaj Aro kaj nur kelkcent metrojn poste ankaŭ Limato, kiuj estas tri el la kvin plej akvoriĉaj riveroj de Svislando.