Reverolle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reverolle
Blazono de Reverolle
Blazono de Reverolle
Blazono de Reverolle
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 23′ 29″ N 6° 26′ 19″ O / 46.39139 °N, 6.43861 °O / 46.39139; 6.43861 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 29″ N 6° 26′ 19″ O / 46.39139 °N, 6.43861 °O / 46.39139; 6.43861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 352
Areo 1,18 km²
Alteco 585 m super marnivelo
Poŝtkodo 1128
Komunumkodo 5644
Mapo de Reverolle
Mapo de Reverolle
Situa mapo de Reverolle
vdr

Reverolle estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 352 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Reverolle situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Reverolle kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,18 km², de kiuj 0,8% estas kovritaj de arbaro, 80,5% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Reverolle limas en oriento kaj nordo al Apples, en oriento al Clarmont, en sudoriento al Vaux-sur-Morges, en sudo al Bussy-Chardonney.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Reverolle pasas en okcidento la kantona ĉefvojo nr-o 128 de Morges al Bière, kaj en oriento al kantona ĉefvojo n-ro 124 de Nyon al Cossonay. Inter la du kantonaj fojoj konekta vojo pasas tra la vilaĝocentro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 disponas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Apples la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Reverolle datiĝas el la jaro 1177 Ruuilora. Dum mezepoko Reverelle la preĝejo estis submetita al la Monaĥejo Granda Sankta Bernardo, dum la vilaĝo apartenis al la Senjorujo Colombier. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Senjorujo Vullierens kaj estis parto de la Voktejo Morges, kaj ek de 1798 de la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]