Revised Common Lectionary

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Revised Common Lectionary (Reviziita Komuna Legaĵaro) estas legaĵaroperikoparo konsistanta el tekstoj el la Biblio intencitaj por uzado en protestantaj kristanaj Diservoj. Ĝi eldoniĝis en 1994, kiel revizio de la Komuna Legaĵaro de 1983, kaj origine de la katolika Ordo Lectionum Missae eldonita en 1969 surbaze de la liturgiaj reformoj de la 2-a Vatikana Ekumena Koncilio.

La Reviziita Komuna Legaĵaro estas produkto de kunlaborado inter la Nordamerika Konsultado pri Komunaj Tekstoj (CCT) kaj la Internacia Anglalingva Liturgia Konsultado (ELLC). La partoprenantoj inkluzivis la katolikaj episkoparojn de Usono kaj Kanado, kaj reprezentantojn de diversaj protestantaj konfesiaj organizaĵoj. Ĝi poste adoptiĝis (aŭ adaptiĝis, kun modifoj lokaj) en anglalingvaj eklezioj ankaŭ ekster Nordameriko.

La Legaĵaro proponas kvar legaĵojn por ĉiu dimanĉo (kaj por iuj aliaj gravaj festotagoj de la eklezia kalendaro): po unu el la Malnova Testamento (inkluzive de Duakanonaj libroj), el la Psalmaro, el la Nova Testamento (ekster la evangelioj), kaj el la Evangelioj. Ĝi konsistas el trijara ciklo; la evangeliaj legaĵoj venas el Mateo en la unua jaro (A), el Marko en la dua jaro (B), kaj el Luko en la tria jaro (C). Ĉerpaĵojn el la evangelio de Johano oni uzas dum la Paska sezono kaj ankaŭ sporade dum aliaj liturgiaj sezonoj.

Jaro A komenciĝos je la unua dimanĉo de Advento en 2013, 2016, 2019 ktp.
Jaro B komenciĝos je la unua dimanĉo de Advento en 2014, 2017, 2020 ktp.
Jaro C komenciĝos je la unua dimanĉo de Advento en 2012, 2015, 2018 ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]