Revista de Occidente

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Revista de Occidente (Revuo de Okcidento) estas kultura kaj scienca hispana gazeto eldonita de la Fondaĵo José Ortega y Gasset, fondita kaj redaktorita en 1923 de José Ortega y Gasset, por akademia disvasatigo kaj en Eŭropo kaj en Latinameriko. En ĝi publikigis verkojn kaj oni tradukis artikolojn de gravaj nuntempaj filozofoj kiaj Bertrand Russell kaj Edmund Husserl. Aliaj elstaraj verkistoj kaj eseistoj kunlaboris en ĝi, kiaj Ramón Gómez de la Serna, Antonio Espina, Francisco Ayala, Rosa Chacel y Máximo José Kahn, inter aliaj. Tiu gazeto ludis gravan rolon en la kultura, scienca kaj beletra panoramoj de Hispanio dum la epoko de la Generacio de 1927.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]