Revolucio de Asturio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Revolucio de Asturio de 1934 aŭ simple Revolucio de Asturio estis insurekcio laborista okazinta en Asturio en la monato de oktobro de 1934.

Formis parton de la "revolucia ĝenerala striko" kaj de la revolucia movado organizita en tuta Hispanio konata laŭ la nomo de Revolucio de Oktobro de 1934 kaj kiu fruktiĝis nur en Asturio,[1] ĉar ĉefe nur tie la CNT ja integriĝis en la Alianza Obrera proponita de la socialistoj de la UGT kaj de la PSOE, diference de tio okazinta en la resto de Hispanio. El tio pro la formo de socia kaj politika organizado de la Asturia Komunumo (nomo per kio oni konas ankaŭ la Revolucion de Asturio, pro ties simileco kun la Pariza Komunumo de 1871)[2] okazis la starigo de reĝimo socialista[3] en la lokoj kie hegemoniis la socialistoj (aŭ la komunistoj), kiel ĉe Mieres, kie oni proklamis la "Respublikon Socialisman", aŭ kiel ĉe Sama de Langreo; aŭ komunista liberecano kie hegemonias la anarkosindikatistoj de la CNT, kiel ĉe Gijón kaj ĉefe en La Felguera.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fernando Claudín, Octubre 1934. Cincuenta años para la reflexión, 1985, Gabriel Jackson kaj aliaj, ĉapitro Algunas reflexiones sobre Octubre 1934, paĝoj 43-44, "El hecho de que la insurrección sólo se materializara en Asturias, no debe hacer olvidar que el plan era nacional. Los mineros y metalúrgicos asturianos se lanzaron al combate convencidos de que lo mismo hacían en ese momento los otros sectores del proletariado español" (La fakto ke la insurrekcio realixgis nur en Asturio, ne forgesigu, ke la plano estis nacia. La ministoj kaj metalurgiistoj asturianoj ekluktis konvinkitaj ke same faras tiam la aliaj sektoroj de la hispana laboristaro).
  2. Bayerlein, Bernhard, Octubre 1934. Cincuenta años para la reflexión, 1985, Gabriel Jackson kaj aliaj, ĉapitro El significado internacional de Octubre de 1934 en Asturias. La Comuna Asturiana y el Komintern, paĝoj 19-40.
  3. Payne, Stanley G. http://libro.uca.edu/payne2/payne25.htm A History of Spain and Portugal (Print Edition) Vol. 2, Ch. 25 paĝo 637 University of Wisconsin Press 1973Konsultita la 10a de aprilo de 2012.
  4. Ruiz, David, 1988, Liberecana komunismo kontraŭ diktaturo de proletariato, spontaneo kontraŭ integra socialismo, estis terminoj plej uzataj de la kronikistoj por emfazi la ideologian influon en la spertoj de La Felguera kaj Sama de Langreo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]