Revolucio de Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Cabildo Abierto (malferma konsilantaro), laŭ Juan Manuel Blanes.
La Maja Piramido, situanta sur la Placo Majo, en Bonaero.
"La Revolución de Mayo" de Francisco Fortuny.

Revolucio de MajoMaja Revolucio estas nomoj por la serio de revoluciaj okazaĵoj okazintaj en majo de 1810 en la urbo Bonaero, ĉefurbo de la tiama Vicreĝlando Rivero Plata, dependa ankoraŭ el la Reĝo de Hispanio, kaj kiuj havis kiel konsekvencon la elpostenigon de la vicreĝo Baltasar Hidalgo de Cisneros kaj ties anstataŭon per la Unua Junto de regado.

La eventoj de la Revolucio Maja sukcediĝis dum la trairo de la Semana de Mayo (maja semajno), el la 18-a de majo, dato de la oficiala konfirmo de la falo de la Junta Suprema Central (supera instanco hispana kontraŭa al la napoleona reĝimo hispana), al la 25-a de majo, dato de akceptado de la Unua Junto.

La Revolucio de Majo startis la procezon de nasko de la Argentina Ŝtato sen proklamo de formala sendependeco, ĉar la Unua Junto ne agnoskis la aŭtoritaton de la Regenta Konsilataro de Hispanio e Indias, sed ankoraŭ regis teorie nome de la reĝo de Hispanio Fernando la 7-a, kiu estis fakte elpostenigita dum la Abdikoj de Bajono kaj ties loko estis okupita de la franca Jozefo Bonaparte. Tiu teoria manifestado de lojaleco, konata kiel la masko de la 7-a, estas konsiderata politika manovro kiu kaŝis la verajn intencojn sendependismajn de la revoluciuloj. La deklaro de sendependeco de Argentino okazis poste dum la Kongreso de Tukumano la 9-a de julio de 1816.

Antaŭaĵoj

La maja semajno

La 20an de majo Castelli kaj Martín Rodríguez alvenis al Cisneros kaj petis de li kunvokon de malferma konsilantaro (vidu bildon). Tiu okazis la 22an de majo kaj decidis formon de Junta, kies prezidanto Cisneros intencis esti. Cornelio Saavedra jam malakceptis. La 25an la homamaso sur la placo kiu poste estos la Maja Placo petis demizion de Cisneros kaj formon de Junta. Cisneros demiziis, sed sendis helpopeton al Liniers al provincoj (Kordobo). Ĉiukaze li kun aliaj reĝistaj aŭtoritatoj estis senditaj per ŝipo al Kanarioj.

Postaĵoj

Konsekvencoj, analizo kaj sekvoj

Bibliografio

  • Abad de Santillán, Diego (1965). Historia Argentina. Buenos Aires: TEA (Tipográfica Editora Argentina).
  • María Alonso, Roberto Elisalde, Enrique Vázquez (1994). Historia : Argentina y el mundo contemporáneo. Buenos Aires: Editorial Aique. ISBN 950-701-203-6.
  • Luna, Félix (1994). Breve historia de los argentinos. Buenos Aires: Planeta / Espejo de la Argentina. ISBN 950-742-415-6.
  • Pigna, Felipe (2007). Los mitos de la historia argentina (26 edición). Argentina: Grupo editorial Norma. ISBN 987-545-149-5.
  • Poli Gonzalvo, Alejandro (2008). Mayo, la revolución inconclusa. Buenos Aires: Editorial Emece. ISBN 978-950-04-3030-2.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara