Revolucio de la Junaj Turkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Deklaracio de la Revolucio de la Junaj Turkoj.
Greka manifestacio en Manastır (Bitola) favore al la nova konstitucio.

La Revolucio de la Junaj Turkoj de 1908 inversigis la ĉesigon la otomana parlamento kiu estis nuligita de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a, markante la komencon de la Dua Konstitucia Epoko. Orientilo en la disiĝo de la Otomana Imperio, la Revolucio ekiĝis flanke de neverŝajna unio de reformemaj pluralistoj, turkaj naciistoj, okcident-orientitaj sekularistoj, kaj efektive ĉiuj kiuj aljuĝis al la sultano la kulpon de la malbona stato de la Imperio.

La Revolucio restarigis la parlamenton, kiu estis nuligita de la sultano en 1878. Tamen, la procezo de anstataŭado de la monarĥaj institucioj kun konstituciaj institucioj kaj balotpolitikoj estis nek tiel simplanima nek tiel senperforta kiel la reĝimo. La periferio de la Imperio daŭre splitiĝis sub la premoj de lokaj revolucioj.

Signifa rezulto de la Revolucio de la Junaj Turkoj en 1908 estis:

  • La laŭpaŝa kreado de nova reganta elito.
  • Nerekte ĝi kondukis al la eltroniĝo de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a favore al Mehmed la 5-a sekvajare
  • Komitato Unio kaj Progreso iĝis la nova potenco en otomana politiko.
  • Daŝnako anstataŭis la antaŭ-1908an armenan eliton, kiu estis kunmetita de komercistoj, metiistoj, kaj klerikoj, kiuj plejparte konformiĝis al akirado de privilegioj ene de la limoj de la otomana ŝtato.
  • La islama albana elito, kiu tre profitis de la Hamida reĝimo kontraŭ ilia fideleco al la sultano, ankaŭ estis anstataŭita de mens-naciisma elito. Kun membroj kiel ekzemple Bajram Curri, Nexhib Draga, kaj Myfit Libohova, la revolucio strebis al unuigado de albanoj de tri malsamaj kredoj sub la flago de Skenderbeu kaj postulis reformojn por avantaĝo de ĉiuj albanoj.
  • En kelkaj komunumoj, kiel ekzemple la juda, reformemaj grupoj kopiantaj la Junajn Turkojn forpelis la konservativan regantan eliton kaj anstataŭis ilin per nova reformisto.