Claridade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Revuo Claridade)
Claridade
revuo
Komenco 1936 vd
Fino 1960 vd
Fondinto(j) Manuel Lopes • Baltasar Lopes da Silva • Jorge Barbosa vd
vdr
Kovrilpaĝo de la revuo.

La revuo Claridade (esperante "Heleco") eldoniĝis ekde 1936 en la urbo Mindelo, ĉefurbo de la insulo São Vicente en Kabo-Verdo. Idealizigis kaj efektivigis ĝin la verkistoj Manuel Lopes, Baltasar Lopes da Silva kaj Jorge Barbosa. La tiel nomata okcidenta modernismo eniris la insularon danke al la intelekta strebado de tiuj tri verkistoj. Jen la sinsekvo de la naŭ numeroj de Claridade: n-ro 1 aperis en marto 1936, n-ro 2 en aŭgusto 1936, n-ro 3 en marto 1937, n-ro 4 en januaro 1947, n-ro 5 en septembro 1947, n-ro 6 en julio 1948, n-ro 7 en decembro 1949, n-ro 8 en majo 1958 kaj n-ro 9, la lasta, datiĝas de decembro 1960. La kreola kulturo definitive enradikiĝis en la intelektulaj rondoj de Kabo-Verdo per tiu revuo, sur kies paĝoj eblis legi tektojn kaj en la portugala kaj en la loka kreola. Influis la revuon la modernismo de Portugalio, precipe la revuo Presença, kaj la brazila kulturo, ĉefe la poezio de Manuel Bandeira kaj la sociologia verko de Gilberto Freire.