Reynosa
Reynosa estas metropolo en Meksiko, en subŝtato Tamaulipas, en municipo same tiel nomata Reynosa.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Loĝantaro: 607.000 (en 2010)
- Supermara alteco: 33-40 m
- Areo: km²
- Telefonkodo: +52 899
- Poŝtkodo: 88500
- Horzono: UTC - 6 (somere UTC - 5
- koordinatoj: 26°05′32″N 98°16′40″O
Geografio[redakti]
Reynosa situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Rio Grande, laŭ vojo kaj fervojo Monterrey-orienta marbordo.
Historio[redakti]
Hispanoj fondis la vilaĝon en 1749. En 1802 inundo okazis, tial la loĝantoj iomete translokiĝis. Inter 1846-1848 Usono okupis Reynosa-n. La vilaĝo urbiĝis en 1907.
Ekonomio[redakti]
En la alia riverobordo jam Usono etendiĝas, tial Reynosa estas kontrabandista urbo. Ankaŭ tie la drogaĉo estas bona negoco, sed ankaŭ normalaj malgrandaj usonaj entreprenoj funkcias.
Trafiko[redakti]
Reynosa havas internacian flughavenon kaj bonajn trajnan kaj vojan kontaktojn. 3 pontoj permesas kontaktojn kun Usono.
Klimato[redakti]
En Reynosa la temperaturo inter aprilo-oktobro varias ĉirkaŭ 30 °C-ojn, en decembro kaj januaro tio falas ĝis 10°C. Jare pluvas nur po 74 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas, tamen en septembro iom pli.