Rezi
El Vikipedio
Rezi estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Hévíz.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 30 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.8443/17.219
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 8373
- Telefonprefikso: 83
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de longa sakovojo. Hévíz kaj Keszthely troviĝas po 8, Tapolca 21, Badacsony 27 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1236. Fortikaĵo sur montopinto konstruiĝis en 1335, kiun la turkoj neniam povis okupi. Ili tamen detruis kelkfoje la vilaĝon, fine la fortikaĵo malkonstruiĝis en 1586. Pesto okazis en 1711. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, 4 vendejoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Luko de 1746, la turo estas 22 m-ojn alta
- kapelo
- statuo pri Sankta Urbano
- malnova ĉardo (gastejo)