Rezigno pri la ofico de papo de la Katolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blazono de Vatikano dum la Vaka Seĝo.

La Rezigno pri la ofico de papo de la Katolika Ekleziodimisiiĝo el la Petra Ministeriopapa demisiiĝo [1] (latinlingve renuntiatio pontificalis) estas jura institucio antaŭvidita de la kanona juro kiu regulas la manierojn de rezigno de papo el sia ofico pro volaj demisioj, kaj konstituas la unika kaŭzo krom la morto de la papo. Por tiu evento la kodo de la kanona juro evitas uzi la esprimon “abdiko aŭ demisio” kiuj impresus ke iu ajn devas akcepti, kaj utiligas la verbon “rezigni” [2].

Temas pri evento tre malofta: krom tiu ĵusa de Papo Benedikto la 16-a (28-a de februaro 2013) [3][4], en la historio de la Eklezio realiĝis iuj malmultaj kazoj de ĉeso per rezigno: por papo Pontiano, papo Silvestro, papo Benedikto la 9-a (1-a de majo 1045), papo Gregorio la 6-a (20-a de decembro 1046), papo Celesteno la 5-a (13-a de decembro 1294) kaj papo Gregorio la 12-a (4-a de julio 1415)[5] ekzistas fontoj certaj, dum rilate la rezignojn de Klemento la 1-a kaj Johano la 18-a la katolika kronologio apogiĝas sur tradicioj.

Jura Doktrino pri rezigno aŭ demisiiĝo[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento juristoj komencis sin demandi pri la pravigeblo aŭ nepravigeblo de demisiiĝo el papado, provante distingi la eventualajn kaŭzojn legitimajn el tiuj netiaj, kaj atentigante ankaŭ pri la problemo de la neekzisto de hierarkia superulo en kies manoj, la papo demisianta povu presenti sian demisiojn.
Juristo Baziano subtenis ke la rezigno estas jure/morale permesita nur en du kazoj: en la kazo de la papo demisianta volus sin dediĉi ekskluzive al la kontempla vivo kaj en la kazo de fizikaj malhelpoj ŝuldebla al malsano aŭ maljuneco: «Posset papa ad religionem migrare aut egritudine vel senectute gravatus honori suo cedere».[6]
Kanonisto Uguccione el Pizo subskribis la doktrinaĵojn de Baziano precizigante ke la rezigno, ĉiukase, ne devas damaĝi la Eklezion kaj ke ĝi devas esti anoncita antaŭ la kardinaloj aŭ koncilio de episkopoj.[7]

La dekretaro de Gregorio la 9-a, publikigita en la Liber Extra de 1234, aldonis aliajn kaŭzojn legitimigantajn la rezignon: krom la fizika debilitiĝo, estis elnestigita la maladekvateco pro defectus scientiae (manko de scienco), pro plenumo de krimoj, skandaligo («quem mala plebs odit, dans scandala cedere possit») kaj pro procedura malreguleco en la elektado, sed ekskludis kiel legitiman motivon de rezigno la aspiron pasi al la kontempla vivo, nome la tieldirita zelum melioris vitae (celo de pli perfetigita vivo), jam juĝata sufiĉa ĉe kanonistoj.[8]

En la kazo de la rezigno de Celesteno la 5-a, pluraj sentencoj de kanonistoj, inter kiuj franciskano Petro Olivi[9], teologoj de Sorbono Godefroid de Fontaines [10] kaj Pierre d'Auvergne[11], aprobis la rezignon de la papo, dum la kardinaloj kontraŭaj al Bonifaco la 8-a Jakobo Colonna kaj Petro Colonna prezentis en 1297 tri memorlibrojn [12] celantajn pruvi la nelegitimecon de la rezigno de Celesteno la 5-a. Kontraŭ la rezigno de Celesteno reagis ankaŭ Jakopono el Todi kaj Ubertino el Casale, kiu en 1305 juĝos tion «horrenda novitas» (hororiga novaĵo), ĉar ĝi estis favorinta la sekvulecon de «antikristoj», nome Bonifaco la 8-a kaj Benedikto la 11-a.[13]

La papa rezigno laŭ la nuna kanona juro[redakti | redakti fonton]

Post la rezigno de Celesteno la 5-a, Bonifaco la 8-a per la publikigo de la konstitucio Quoniam aliqui (Ĉar kelkaj), eliminis ĉiun ajn malhelpan kondiĉon kaj dekretis la absolutan liberon de la papo kiu volus rezigni papadon: tiu normo estos enprenita en la kodo de kanona juro de 1983, ĉe la Libro II "La popolo de Dio", parto dua antaŭvidas la la rezigno de la papo. [14] [15] "En la kazo en kiu la Roma Pontifiko rezignus al sia ofico, estas postulite pro la valideco ke la rezigno estu farata libere kaj ke ĝi estu klare manifestata, ne estas postulate, male, ke iu ajn ĝin akceptu."

Simila normo estas reasertata en la kanono 44 - §2 de kanova kodo por la Orientaj Eklezioj. [16]

Tiu normo, en la kanono 187, estas etendita al ĉiuj oficoj de la Katolika Eklezio

Laŭ Can. 189 - §1, la rezigno, por ke havu valoron, ankaŭ se ĝi bezonus akcepton, devas esti prezentata al la aŭtoritato al kiu apartenas la taskon provizi al la koncerna ofico, kaj precize skribforme aŭ antaŭ du atestatoj.

La kanonoj ne specifas, rilate la papan rezignon, kiu estas la aŭtoritato “kiu devas provizi” antaŭ kiu manifesti sian volon rezigni; sed kanonistoj interpretas ke tia estas la Kardinala Kolegio [17].

Listo de papoj rezignintaj[redakti | redakti fonton]

Papado Bildo Papa nomo Persona nomo Kaŭzo de la rezigno Notoj
Datoj
21 Julio 230
– 28 Septembro 235
(5 jaroj+)
Sankta Pontiano Pontiano Ekzilita de Roniaj aŭtoritatoj Rezigno dokumentita nur en la Libera Katalogo, kiu memorigas lian rezignon kiel okazintan la 28-an de Septembro 235,
30 Julio 296
– 1 Aprilo 304
(7 jaroj+)
Sankta Marceleno Marceleno Akuzita pri paganaj ritoj dum la persekuto de imperiestro Diokleciano, li demisiis. Rezigno dokumentita nur en la Libera Katalogo.
17 Majo 352
– 24 Septembro 366
(14 jaroj+)
Libero Libero Forigita de la imperiestro Constancio la 2-a Oni diras ke li rezignis por permesi la enoficigon de aliaj ekleziuloj, sed la "Pontifika Libro" diras ke li konservis la papan regadon ankaŭ en ekzilo.
Januaro 1004
– Julio 1009
(5 jaroj+)
Johano la 18-a Fasanio Nekonata Lia rezigno estas dokumentita nur en iu katalogo de papoj.
20 Januaro 1045
– 10 Februaro 1045
(1 monato)
Silvestro la 3-a Johano de Crescenzi–Ottaviani Eloficigita pro la reveveno de Benedikto la 9-a. Iuj subtenas ke li neniam estis papo, sed nur kontraŭpapo. La oficiala katalogo de Vatikano, tamen, lin listigas kun la nomo de Benedikto la 9-a akirita post la unua eloficigo kaj ke la dua elekto estis valida. Fine li akceptis la eloficigon kaj revenis episkopi en sia origina diocezo.
22 Majo 964
– 23 Junio 964
(1 monato)
Benedikto la 5-a Benedikto Gramatikisto Eloficigita de Oto la 1-a. Eloficigita por enpostenigi kontraŭpapon Leonon la 8-an. Post la rezigno oni lin levis al digneco de episkopo de Bremeno
Oktobro 1032–Septembro 1044 kaj Aprilo 1045–Majo 1045 kaj Novembro 1047–Julio 1048 Benedikto la 9-a Teofilatto la 3-a, Grafo el la Grafoj de Tuskulo Forigita plurfoje kaj plufoje rezigninta, fine devigita definitive rezigni pro skandalo. Li estis papo en tri okazoj inter la jaroj 1032-1045.[18] Li eble estis la plej juna papo kaj certe la unika kiu vendis la papadon.
Aprilo/Majo 1045
– 20 Decembro 1046
(1-jaro+)
Gregorio la 6-a Johano Graciano Akuzita pri simonio kaj pri perforto por devigi Benedikton la 9-an al rezigno Rezigninta aŭ eloficigita kiel nekanone elektita dum la koncilio de Sutri.
5 Julio 1294
– 13 Decembro 1294
Sankta Celesteno la 5-a, O.S.B. Pietro da Morrone Manko de kompetenteco por la ofico Sensperta en la administrado kaj regado, li falis sub la kontrolo de laikoj. Por defendi la Eklezion li rezignis. Li estis la unua papo kiu fiksis en la kanona juron la rajton demisii.
30 Novembro 1406
– 4 Julio 1415
Gregorio la 12-a Angelo Correr Fino de la Okcidenta skismo Li abdikis dum la Koncilio de Konstanco kune kun la aliaj du papoj de la Granda okcidenta skismo, kontraŭpapoj Johano la 23-a kaj Aleksandro la 5-a.
19 Aprilo 2005
– 28 Februaro 2013
Benedikto la 16-a Joseph Ratzinger Fizika febleco/maljuneco Li nomiĝis, post la rezigno, Papo emerito. (La deviga porpensia aĝo por sacerdotoj, episkopoj kaj kardinaloj,estas establita en la Konstitucio Ingravescentem Aetatem de 1970.

Kiel oni vidas en la supra listo, du estas la kazoj dubaj en kiuj la rezigno al la papado koincidas kun la morto. Unu estas tiu de papo Libero: iuj historiistoj hipotezis ke li demisiis okaze de sia ekziligo (365), kaj tio por kompreni la enscenigon de la kontraŭpapo Feliĉo la 2-a. La alia koncernas papon Marcelenon: la Liber Pontificalis lokigas en la 1-a de aprilo de 305 la daton de lia morto, sed male laŭ la Libera Katalogo li forpasis la 24-an ao 25-an de oktobro de la antaŭa jaro: eblas do, harmoniigante ĉiujn datojn, ke la 25-a de oktobro de 304 estas la dato de la rezigno kaj la 1-a de aprilo 305 tiu de la morto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sì al Papa emerito[rompita ligilo]
  2. Can. 332 - §2
  3. Rinuncia di Benedetto XVI alla carica di pontefice
  4. CONCISTORO ORDINARIO PUBBLICO - DECLARATIO DEL SANTO PADRE BENEDETTO XVI SULLA SUA RINUNCIA AL MINISTERO DI VESCOVO DI ROMA, SUCCESSORE DI SAN PIETRO, 11.02.2013
  5. Da repubblica.it
  6. Martin Bertram (1970). “Die Abdankung Papst Cölestins V (1294) und die Kanonisten”, Zeitschrift der Savigny-Stiftung für Rechtsgeschichte, Kanonistische Abteilung (LVI), p. 13. 
  7. Martin Bertram (1970). “Die Abdankung Papst Cölestins V (1294) und die Kanonisten”, Zeitschrift der Savigny-Stiftung für Rechtsgeschichte, Kanonistische Abteilung (LVI), p. 17. 
  8. Valerio Gigliotti, La renuntiatio papae nella riflessione giuridica medioevale (secc. XIIIXV): tra limite ed esercizio del potere, en «Rivista di Storia del diritto italiano», LXXIX (2006), pp. 291-401: 332-336.
  9. Pietro di Giovanni Olivi, Scritti scelti, anno=1989 pp.=218-225
  10. Les Quodlibets onze-quatorze de Godefroid de Fontainesrevuo Les Philosophes Belges, volumo 5-a, 1932, pp.=96-100.
  11. John R. Eastman, Papal Abdication in Later Mediaeval Thought, 1990, pp. 137-141.
  12. Jean Coste. (1995) Boniface VIII en procès. Articles d'accusation et deposition des témoins (1303-1311), p. 32–32.
  13. Ubertinus de Casali. Arbor vitae crucifixae Jesu, 1961.
  14. Codice di Diritto Canonico, vatican.va, accesso=3-5-2010.
  15. Can. 332 - §2.
  16. Codice dei canoni delle Chiese orientali
  17. New Commentary on the Code of Canon Law (Canon Law Society of America, Paulist Press, 2002 ISBN 0-8091-4066-7, ISBN 978-0-8091-4066-4), p. 438.
  18. Coulombe, Charles A., Vicars of Christ: A History of the Popes, (Citadel Press, 2003), 198.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]