Rezistomomanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inercimomantoj kaj rezistomantoj kontraŭ flekso
F = areo (Flächeninhalt)
e = maksimuma distanco (größter Abstand)
J = inercimomanto (Trägheitsmoment)
W=J/e = rezistomomanto (Widerstandsmoment)

La rezistomomanto en teknika mekaniko estas grando kiu dependas nur de la geometriaj ecoj de sekco. Ĝi estas estas uzata en la studado de konstruaĵoj, por determini la maksimuman streĉon en tiu sekco.

La rezistomomanto egalas al la kvociento de la inercimomanto per la distanco inter la bordo de la sekco kaj la neŭtrala fibro[1]:

La mezurunuo de la rezistomomanto estas m³

Oni distingas inter la rezistomomanto kontraŭ flekso kaj la rezistomomanto kontraŭ tordo .

Kiam estas konata la streĉanta momanto kaj la rezistomomanto , tiam eblas kalkuli la maksimuman streĉon en la sekco:

pro flekso :

pro tordo :

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La neŭtrala fibro estas tiu fibro ene de la streĉata trabo, kiu estas senstreĉa