Rezolucio 68/262 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj 2014 pri Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La rezolucio 68/262 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estis adoptita la 27-an de marto 2014 per la 68-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en respondo al la aneksado de Krimeo per la armeo de Rusia Federacio - je la titolo "Teritoria integreco de Ukrainio". La ne-liga rezolucio, subtenata de 100 membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj, asertis la devontigon de la Ĝenerala Asembleo al la teritoria integreco de Ukrainio ene de ĝiaj internacie rekonataj limoj kaj substrekis la nulon de la Krimea referendumo de 2014. La oficialaj reprezentantoj de 11 nacioj voĉdonis kontraŭ la rezolucio, dum tiuj de 58 sindetenis, kaj tiuj de aliaj 24 ŝtatoj forestis kiam la voĉdono okazis.

La rezolucio estis enkondukita de la oficialaj reprezentantoj de Germanio, Kanado, Kostariko, Litovio, Pollando kaj Ukrainio.[1] La adopto de la rezolucio estis antaŭita de la fiaskaj provoj de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu kunvokis sep sesiojn por trakti la krizon, nur por alfronti la vetoon de Rusion en la Konsilio pri Sekureco.[2] Malgraŭ tiu vetoo, nur Popola Respubliko de Ĉinio flanke de Rusio sindetenis, kaj 13 kaj 15 membroj de la Konsilio pri Sekureco subtenis la fortan kritikon pri la politiko de Rusio.[3]

Rilataj paĝoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]