Rezolucioj de Karlsbad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rezolucioj de Karlsbad estis eldonitaj dum la konferenco de ministroj de la pli grandaj germanaj ŝtatoj. Tiu konferenco okazis inter la 6-a kaj 31-a de aŭgusto 1819 en la ĉeĥia banejo Karlsbad (hodiaŭ Karlovy Vary). Partoprenintaj ŝtatoj estis Aŭstrio, Prusio, Bavario, Saksio, Meklenburgo, Hanovero, Württemberg, Nassau, Badeno, Saksio-Vejmar-Eisenach-a duklando kj elekta princlando de Hessen.

La renkontiĝo celis kunlaboron kontraŭ la liberalismo kaj naciismo, radikalaj fortoj. Ĝin organizis la eksterafera ministro de Aŭstrio, princo Klemens Metternich, post murdo de dramoverkisto August von Kotzebue, fare de Karl Sand, membro de radikala studenta organizo.

La konferenco interkonsentis pri urĝaj reguligaj leĝaj proponoj de Metternich, kiuj estis

  1. Oni petu la asembleon de la Germana Alianco (Bund) pri enkonduko de unueca cenzuro por ĉiu portempa eldinaĵo
  2. oni malfondu la naciismajn studentajn organizojn (Burschenschaft), la instruistaro de la lernejoj, universitatoj estu subigitaj al ĉefinspektoroj
  3. oni fondu esploran komision en Mainzban, por trovi la konspirajn organizojn

La reprezentantoj de la germanaj ŝtatoj akceptis la 20-an de spetembro 1819.

La subpremaj rezolucioj povis nur prokrasti disvolviĝon de la liberalismo kaj la germana nacia sento.