Reĝa Dana Teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Dana Teatro
operejoteatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Vilhelm Dahlerup vd
Estiĝo 1748
Malfermo 1874
Lando Danio vd
Situo Municipo Kopenhago
Situanta sur Kongens Nytorv
Situo
Geografia situo 55° 40′ 47″ N, 12° 35′ 10″ O (mapo)55.67962777777812.586002777778Koordinatoj: 55° 40′ 47″ N, 12° 35′ 10″ O (mapo)
Reĝa Dana Teatro (Danio)
Reĝa Dana Teatro (Danio)
DEC
Reĝa Dana Teatro
Reĝa Dana Teatro
Situo de Reĝa Dana Teatro
Map
Reĝa Dana Teatro
Retejo http://www.kgl-teater.dk
vdr

La Reĝa Dana Teatro (dane Det Kongelige Teater) estas kaj la nacia dana ludarta institucio kaj nomo uzata por aludi al ties iama cel-konstrua ejo el 1874 situa ĉe la placo Kongens Nytorv en Kopenhago, Danujo. La teatro estis fondita en 1748, unuafoje servante kiel la teatro de la reĝo, kaj poste kiel la teatro de la lando. Tiu teatro prezentas operon, la spektaklojn de la Reĝa Dana Baleto, koncertojn de klasika muziko (ĉefe fare de la Reĝa Dana Orkestro, kiu datas el 1448), kaj teatron en kelkaj diversaj lokoj.

La organizado de la Reĝa Dana Teatro estas sub la kontrolo de la Dana Ministerio de Kulturo, kaj ties celoj estas certigi la prezenadon de elstaraj spektakloj kiuj kongruu kun la variaj scenejojn kiujn ĝi kontrolas.

Hans Christian Andersen havis eksterordinaran voĉon de soprano, kaj tiele li estis akceptita en la Reĝa Dana Teatro, sed lia voĉo tuj ŝanĝiĝis. Kolego de la teatro diris al li ke li konsideris Andersen poeto. Akceptante tiun sugeston serioze, Andersen ekfokusiĝis al verkado.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]