Reĝa Nacia Teatro (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝa Nacia Teatro)
Reĝa Nacia Teatro
Royal National Theatre
karitata organizaĵo • theatre company
Komenco 1963 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Lambeth
Adreso Upper Ground, South Bank, London, Lambeth, SE1 9PX, England
Agareo

teatra arto

Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr
Reĝa Nacia Teatro
Nacia Teatro
la Reĝa Nacia Teatro en Londono, vidata de la ponto Waterloo Bridge
la Reĝa Nacia Teatro en Londono, vidata de la ponto Waterloo Bridge
la Reĝa Nacia Teatro en Londono, vidata de la ponto Waterloo Bridge
karitata organizaĵo • theatre company [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
RegionoLondono
Koordinatoj51° 30′ 26″ N, 0° 6′ 51″ U (mapo)51.5071-0.11410000000001Koordinatoj: 51° 30′ 26″ N, 0° 6′ 51″ U (mapo)

ArkitektoDenys Lasdun

Malfermo1976

Reĝa Nacia Teatro (Britio) (Granda Londono)
Reĝa Nacia Teatro (Britio) (Granda Londono)
DEC
Map
Reĝa Nacia Teatro

Vikimedia Komunejo:  National Theatre, London [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Reĝa Nacia Teatro (angle Royal National Theatre) estas teatro kaj ties teatrejo en la centro de Londono. Ĝi kaj la "Reĝa Sekspira Kompanio" estas la du plej konataj kaj plej renomaj teatroj de Britio. La teatrejo situas borde de la rivero Tamizo en la renovigita parto de la londona urboparto Bankside, proksime de la tamiza ponto Waterloo Bridge.

La nuna teatrejo malfermiĝis en la dua duono de la 1970-aj jaroj kaj la dezajno estas bona ekzemplo por la modernisma betona arkitekturo de tiu jardeko. Multaj britoj malsamopinie diskutis pri la konstrustilo: Ekzemple princo Karlo Mountbatten-Windsor opiniis ke la konstruaĵo laŭ li similas al nuklea centralo, kaj la loĝantoj de Londono elektis ĝin kaj inter la 10 plej popularaj kaj inter la 10 plej malpopularaj konstruaĵoj de la urbo. La teatrejo konsistas el tri teatraj salonoj:

  • salono „Lyttleton“ estas klasika rektangula scenejo en unu salonoparto, kaj ĉiuj seĝoj en la alia salononparto frontas ĝin,
  • salono „Olivier“ havas duonrondan formon laŭ la modelo de la antikva greka amfiteatro, kaj
  • salono „Cottesloe“ estas relative eta salono laŭ la modelo de mezepoka gasteja korto, la tiutempa teatrejo de la malurba loĝantaro. Tie la eksperimenta arto de teatra aktorado ankaŭ akcentiĝas pro la ŝanĝigebla poziciigo de la seĝoj.