Rheinhausen (Breisgau)
| Rheinhausen | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||
| Distrikto | Distrikto Emmendingen | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 48°13′36″N 07°42′45″O / 48.22667°N, 7.7125°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 174 m | ||||
| Areo | 21,99 km² | ||||
| Loĝantaro | 3469 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 07643 | ||||
| Poŝtkodo | 79365 | ||||
| Aŭtomobila kodo | EM | ||||
| Oficiala kodo | 08316053 | ||||
| Komunumestro | Dr. Jürgen Louis | ||||
| Adreso de la administrejo | Hauptstraße 152 79365 Rheinhausen |
||||
| Komunuma retejo | www.rheinhausen.de | ||||
Rheinhausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emmendingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 30-an de septembro 2011 la komunumo havis 3469 loĝantojn.
Natura parko Taubergießen [redakti]
En la nordokcidenta parto de la komunuma teritorio, proksime de la Rejno, al Rheinhausen apartenas parto de la natura parko Taubergießen, apudrivera herbejaro tuj oriente de la nun kanaligita riverego Rejno: la ekologie protektita natura parko estas nur la centra parto de grandega ĉerivera arbaro, kiu en tempo de alta akvonivelo estas inundata.
Ĝi gastigas la tipajn plantojn kaj bestojn de ĉeriveraj arbaroj, aparte akvobirdojn kiel anasoj kaj cignoj, kaj aldone iujn dumtage pasantajn homojn, kiuj komforte en tradiciaj lignaj boatoj estas navigataj tra la malsekejoj, aŭ sporte en propramane alportitaj kanuoj kaj kajakoj malkovras ilin. Krome vasta reto da vojetoj ankaŭ ebligas al migrantoj kaj biciklantoj voji tra ĝi. La areo en 1979 iĝis ekologie protektata, kaj estas inter la plej grandaj tiaj areoj en la sudokcidento de Germanio.