Orflugilaj dikbekuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rhynchostruthus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orflugilaj dikbekuloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Rhynchostruthus
Genroj de subdivizioj

Rhynchostruthus louisae
Rhynchostruthus percivali
Rhynchostruthus socotranus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Rhynchostruthus estas malgranda grupo de birdoj de la familio de Fringedoj kaj subfamilio de Fringenoj. Laŭ komuna nomo de Orflugilaj dikbekuloj, ili estas allogaj, diketaj, mezgrandaj, fortikbekaj kantobirdoj limigitaj al teritorioj de suda Arabio kaj norda Somalio.

Tiuj diskretaj birdoj troviĝas tipe inter 1,060 kaj 2,800 m smn en arbaraj uedoj kaj areoj de arbustaro. La fruktoj de juniperoj, akacioj kaj eŭforbioj ŝajne formas la kernon de ties dieto.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdoj havas iome da seksa dikromatismo. Maskloj estas grizbrune supre kun nigra beko, malhela masko, blankaj vangoj, kaj grandaj, brilflavaj makuloj en flugiloj kaj vosto. La etendo de malhela kapobildo kaj blankaj vangomakuloj varias konsiderinde inter taksonoj. Inoj estas similaj al makloj kvankam iom pli senkoloraj, kaj junuloj estas striecaj kaj ne havas la plenkreskan distingan kapobildon.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La granda beko sugestas rilaton kun la aziaj dikbekuloj - ekz. Mycerobas – sed ties kanto estas rememorigaj de tiu de la Eŭropa kardelo Carduelis carduelis, Verda fringo C. chloris, kaj la Jemena kardelo C. yemenensis. Oni observis ĝin ankaŭ plenumante verdecfringecan malrapidan flugan memmontradon kiu sugestas ke siaj veraj proksimecoj povus kuŝi ĉe la genro Carduelis. Kune, Rhynchostruthus ŝajne apartenas al grupo de Kardelenoj kiuj inkludas tiajn birdojn kiajn Carduelis, la Oriolfringo (Linurgus olivaceus), kaj la kanariojn, multaj el kiuj havas grandajn kvantojn de brilflava plumaro. Sed la preciza loko de la Orflugilaj dikbekuloj ne estas tre bone solvita. Kio ŝajnas certa estas ke Rhynchostruthus ne estas tre proksime rilataj al iu ajn de la birdoj komune konataj kiel "dikbekuloj".

La genro iam enhavis ununuran specion, nome la Rhynchostruthus socotranus. Sed pli ĵuse tiu estis ofte disigita en tri:[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirwan & Grieve (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kirwan, G.M. & Grieve, A. (2007): Studies of Socotran birds II. One, two or three species: towards a rational taxonomy for the Golden-winged Grosbeak Rhynchostruthus socotranus. Bulletin of the African Bird Club 14(2): 159-169.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]