Riaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riauo
Riau

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pekanbaru
Areo 87 023 km²
Loĝantaro 5 538 367 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-RI
emblemo
emblemo
vdr

Riauo - indonezie Riau - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 87 023 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Riauo havis 5 538 367 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 52 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 10 distriktoj, 153 subdistriktoj kaj 1 500 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Pekanbaru.

La teritorio situas en la ebena, marĉa orienta parto de la insulo borde de la Malaka Markolo La insuloj situantaj nordoriente de la marbordo en 2004 iĝis propra provinco sub la nomo Kepulauan Riau (Riau-insuloj). Riauo havas varion de naturaj rimedoj kiel nafto, tergaso, kaŭĉuko, palmoleo, fiŝoj kaj ligno. La strategia situo en la Malaka Markolo, ĉe la plej mallonga mara vojo de Imperia Ĉinio al Barato jam frue signifis gravecon de la regiono.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo

Dosiero:Masjid Agung Pekanbaru.jpg
la granda moskeo de la provinca ĉefurbo Pekanbaru dumnokte