Ribelo de Grandpolujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ribelo de Grandpolujo (pole: Powstanie wielkopolskie) – ribelo de polaj loĝantoj de Provinco Poznano kontraŭ Vajmara Respubliko okaziĝinta fine de 1918 kaj komence de 1919. Poloj postulis revenon de la teritorioj de prusa aneksaĵo al Pollando plifirmiganta sian sendependecon.

La ribelo de Grandpolujo eksplodis la 27-an de decembro 1918 en Poznań, dum vizito de revenanta al Pollando Ignacy Jan Paderewski, kiu dumvoje al Varsovio alvenis la 26-an de decembro al Poznań, aplaŭde salutata. Venontan tagon la 27-an de decembro Paderewski alparolis al siaj samlandanoj amase kolektiĝintaj antaŭ hotelo Bazar. La saman tagon sian armean paradon organizis germanoj – forŝirante polajn kaj koaliciajn flagojn, atakis polajn instituciojn – okazis tumultoj kiuj fariĝis bataloj apogitaj de taĉmentoj de Polska Organizacja Wojskowa (Pola Militista Organizo), konspire fondita de Józef Piłsudski.

La ribelantoj dum mallonga tempo konkeris la tutan provincon kun escepto de ĝiaj nordaj kaj sud-orientaj randoj. La ribelo finiĝis la 16-an de februaro 1919 per armistico en Treviro.

La unua ribelo de tiama periodo, krom la Tria Silezia Ribelo de 1921, kiu ebligis realigon de ĉiuj elektitaj celoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]