Ribelo de Poznań

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ribelo de Poznan)
La Monumento al Viktimoj de la Ribelo de Poznań.
La laboristaj protestoj sur la iama strato de Ruĝa Armeo nun la strato de Sankta Marteno
La strato Kochanowskiego; la protestantaj laboristoj evakuas la pafvunditan kolegon
La tankoj de la komunista reĝimo sur la Placo de Stalin
La loboristoj entombigas unu el la viktimoj de la Ribelo de Poznań

La Ribelo de Poznań (en junio de 1956) estis protesta ribelo de la polaj industriaj laboristoj, kiu kaŭzis krizon en la gvidantaro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj skuis la tutan soveti-konkeritan areon. En Pollando, la stalinista gvidantaro devis transdoni la gvidadon al pli liberala grupo de Władysław Gomułka.

Post la morto de Stalin (en marto 1953) la stalinisma reĝimo mildigis sian politikon kaj dissolvis la subpreman Ŝtatsekuran Ministerion, arestis ties multajn oficistojn kaj deklaris amnestion, liberiĝon por centmil politikaj enprizonigitoj. La komenca impeto baldaŭ malpliiĝis pro la kontraŭagado de la stalinistoj. La laboristoj de Poznań perdis la paciencon kaj deklaris ĝeneralan strikon je la 28-a de junio 1956. En la urbo protestmarŝis 50.000 homoj postulantaj panon kaj liberecon, poste atakis la buroon de la kompartio kaj de la sekretservo kaj eĉ linĉis ŝtatsekurigan oficiron. Sekvatage, la iama patrujdefenda ministro – iama soveta marŝalo – Konstantin Rokosovskij instrukciis la lokan militistan gvidanton por subpremi la ribelon. Oni murdis dum kelkaj tagoj 53 homojn, vundiĝis pli ol 200 protestantoj kaj oni restarigis la komunistan ordon en Poznań.

Kvankam la ribelo estis spontanea kaj izolita, la eventoj konvinkis la gvidantojn de la kompartio, ke ili devas ŝanĝi la politikon de la partio. La diskutoj en la sekvaj monatoj kaj la vizito de Nikita Ĥruŝĉov en Varsovio (19–20-a de oktobro), la Centra Komitato elektis ĉefsekretario Gomułka (21-a de oktobro). Tiuj eventoj kaj la simpatio al Pollando gravis en la antaŭeventoj de la hungara revolucio de 1956.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La 4-an de oktobro 2007 oni malfermis Muzeon de la Ribelo en Poznań - Junio 1956 en la Imperiestra Kastelo de Poznań.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Łukasz Jastrząb, Biogramy ofiar Poznańskiego Czerwca 1956 r. Biogramoj de la viktimoj de Junio 1956), Towarzystwo Wydawnicze i Literackie, Warszawa 2007, ISBN 978-83-86610-13-6
  • Łukasz Jastrząb, „Rozstrzelano moje serce w Poznaniu”: Poznański Czerwiec 1956 r. – straty osobowe i ich analiza (Pafmortigita mia koro en Poznań. Poznana Junio 1956 - personaj perdoj kaj ilia analizo), Wydawnictwo Comandor, Poznań, Warszawa 2006, ISBN 83-7473-015-3
  • Jerzy Kajetanowicz, Wojsko Polskie w wydarzeniach poznańskich 1956 roku (Pola armeo en la eventoj de Poznan 1956), Przegląd Historyczno-Wojskowy, n-ro 5 2006
  • Edmund Makowski, Poznański czerwiec 1956 - pierwszy bunt społeczeństwa PRL (Poznana junio 1956 - la unua ribelode la socio en Pola Popola Respubliko), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 2006, ISBN 83-717-7271-8
  • Stanisław Jankowiak (redaktoro): Poznański czerwiec w dokumentach (Poznana junio en dokumentoj), Okregowa Komisja Badania Zbrodni przeciwko Narodowi Polskiemu, Instytut Pamieci Narodowej w Poznaniu, Poznań 1995

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]