Ribera del Duero
Distrikto Ribera del Duero | |
---|---|
Lando | Hispanio |
Aŭtonoma komunumo | Kastilio kaj Leono |
Provinco | Burgoso |
.
La distrikto Ribera del Duero situas ĉe la baseno de la rivero Duero, sude de la provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono) , jurisdikcio de Aranda de Duero; Valle del Esgueva estas subdistrikto de Ribera del Duero.
Ekonomio
Ribera del Duero estas distrikto esence agrikultura, ĉefe pro la kultivado de cerealoj, beto kaj vinbero. La bestbredado plej konata en la regiono estas la ŝafida. La sola urbo kun iom grava industria sektoro estas Aranda de Duero.
Municipoj
Monumentoj
- Romia urbo de Clunia Sulpicia.
- Preĝejo de Sankta Maria (Aranda de Duero)
- Preĝejo de Sankta Johano (Aranda de Duero)
- Preĝejo de Nia Sinjorino de la Subeniro, eks-kolegiata preĝejo (Roa)
- Monaĥejo de Vid (La Vid y Barrios)
- Sanktejo de Sankta Petro Regalado (La Aguilera (Burgos), Aranda de Duero)
- Kastelo de Peñaranda de Duero
- Eks-kolegiata preĝejo de Sankta Maria (Roa)