Richard Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ric Berger)
Richard Berger
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1894 (1894-08-16)
en Yens
Morto 4-an de aŭgusto 1984 (1984-08-04) (89-jaraĝa)
en Morges
Lingvoj francaInterlingvaoEsperantoOkcidentalo
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto • Occidentalist
vdr

Richard Berger, pli konata kiel Ric Berger (naskiĝis en Yens, kantono de Vaud, Svisio en 1894, mortis en 1984) estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li iĝis idisto tre frue, poste transiris al Okcidentalo kaj fine iĝis unu el plej gravaj propagandistoj de Interlingvao. Li verkis multajn studojn pri planlingvoj.

Li diplomitiĝis pri arto en Lausanne. Inter 1928 kaj 1963 li estis profesoro ĉe altlernejo de Morges. Li verkis 20 librojn pri historiaj monumentoj de Svisio.

En 1912 li eklernis Esperanton kaj estis delegito de UEA. Jam en 1918 li transiris al Ido kaj verkis multajn broŝurojn pri tiu planlingvo. Poste, en 1928 li, kiel la plejparto de Idistoj de Svisio, transiris al Okcidentalo. En tiu jaro li iĝis redaktoro de la okcidentalista revuo "Svissia", kiu post 1931 nomiĝis "Helvetia". Poste, de 1934 ĝis 1950, li estis kunredaktanto de la revuo "Cosmoglotta", kies ĉefredaktisto li estis kiam en septembro 1949-a, laŭ lia propra iniciato, kaj post debatado kiu ekintis jam en 1945[1][2], la nomo de la lingvo estis oficiale ŝanĝita al Interlingue, parte pro la granda malfacileco uzi la nomon de la asocio "Occidental-Union" en landoj alianciĝintaj kun Sovetunio post la dua mondmilito[3], kaj verŝajne ankaŭ parte pro la espero de Berger unuigi Okcidentalon kun la tiam preskaŭ finita kaj simila projekto de IALA, kiu dum tiuj jaroj jam komencis esti nomata Interlingvao[4].

En 1956 Berger ŝanĝis al Interlingvao. Jam en 1959 li estis ĝenerala sekretario de Union Mundial pro Interlingua (Monda unio por Interlingvao), kiu li restis ĝis 1963. Li ankaŭ samtempe estis redaktanto de interlingvaa revuo Currero. De 1966 ĝis 1983 li eldonis la nuran revuon monatan de Interlingvao: Revista de Interlingua.

Li tre verkis pri interlingvistiko kaj eldonis multajn gramatikojn de malgrandaj etnaj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Richard Berger » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»