Ricardo Bellver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ricardo Bellver
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1845 (1845-02-23)
en Madrido
Morto 20-an de decembro 1924 (1924-12-20) (79-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Real Academia de España en Roma
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Ricardo Bellver y Ramón (Madrido, 23-a de februaro de 1845 — Samloke, 20-a de decembro de 1924) estis hispana skulptisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ricevis unuan artan instruadon de la mano de sia patro, la valencia kaj same skulptisto Francisco Bellver y Collazos . Li estis lernanto en la Reĝa Akademio de Belartoj de Sankta Ferdinando, kie li atingis kelkajn premiojn en la kategorioj de Pentra Anatomio kaj de Desegno de Antikvo, Natura kaj Tolaĵoj.

Ekde la 17 jaroj (1862) li ekpartoprenis en la Naciaj Eksposicioj de Belartoj. En tiu de 1867 li ekricevisagnoskon de la arta medio, kiam li ricevis la Honoran Mencion de Unua Klasp pro skulpta grupo el gipso noma La Virgen con su Hijo en el regazo (dipatrino kun filo).

En 1874 gajnis, pere de opozicio (publika ekzameno), postenon de pensiita por kompleti sian lernadon en la Hispana Akademio de Belartoj de Romo, kien li veturis en 1875. En sia uunua jaro li realigis buston el gipso de la Granda Kapitano, nome kopio de ligna skulptaĵo de la 16a jarcento de Diego de Siloé. Ankaŭ en 1875, li partoprenis en la Internacia Ekspozicio de Belartoj de Parizo per bronzaskulptaĵeto de la taŭrludisto Lagartijo. De la dua jaro estas lia basreliefo Entierro de Santa Inés (entombigo de Sankta Agneso), kiu troviĝas aktuale sur la ŝtuparo de la ĥorejo de la Baziliko Sankta Francisko la Granda de Madrido.

En 1877, lia tria jaro kiel pensiita en la itala ĉefurbo, realigis el gipso sian plej faman verkon: nome La Falinta Anĝelo, inspirita el versoj de Paradizo perdita de Milton. Post unu jaro li prezentis ĝin al la Nacia Ekspozicio de Belartoj (okazinta en Madrido), kie li atingis per ĝi la Unuan Medalon. Tiujare oni faris fandaĵon el bronzo por la Universala Ekspozicio de Parizo. Temas pri skulptaĵo de nedubebla originaleco, kiu estis akirita de la ŝtato kaj ekformis parton de la kolekto de la Nacia Muzeo Prado. En 1879 lia direktoro, Benito Soriano Murillo, sugestis ties eksponon subĉiele, kaj pro tio ĝi estis donacita al la Municipo Madrido. Ekde 1885 ĝi ornamas, fontopinte, la samnoman placon del Parko Retiro.

La Falinta Anĝelo, verko fandita el bronzo en 1878 por la Universala Ekspozicio de Parizo.
Monumento al Elcano (1881, Guetaria).

Aliaj elstaraj verkoj de Bellver estas la marmora tombejo de la arkiepiskopo de Sevilo por la katedralo de tiu urbo (1880); la Asunción de la Virgen (ĉieliro) (1885, reliefo el ŝtono samloke); la monumento al Juan Sebastián Elcano (marmoro, 1881, Guetaria), la funebraj monumentoj de Goya, Meléndez Valdés kaj Donoso Cortés (1887, kun Joaquín de la Concha Alcalde, en Madrido); la tombejo de la kardenalo Silíceo (Colegio de Doncellas Nobles, Toledo); kaj blazono por la Ministerio de Fomento (1897).

La kritikistaro tiutempe ricevis tre favore la verkojn de Bellver, kiu estis nomumita akademiano kaj iĝis direktoro de la Escuela de Artes y Oficios de Madrido.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • 1862 - Tucapel, prezentita al la Nacia Ekspozicio de Belartoj.
  • 1864 - Joven fauno jugando con una cabra (juna faŭno lude kun kaprino) kaj Sátiro tocando las tibias (satiro ludante tibiojn), prezentitaj al la E.N.B.A.
  • 1867 - La Virgen con su Hijo en el regazo (dipatrino kun filo), Honora Mencio Unuaklasa en la E.N.B.A.
  • 1871 - Tri bustoj: Goya, José Bellver kaj Una señora (senjorino), prezentitaj al la E.N.B.A.
  • 1875 - Statueto el bronzo de Lagartijo, prezentita al la Internacia Ekspozicio de Belartoj de Parizo.
  • 1875 - Busto de La Granda Kapitano.
  • 1876 - Basreliefo El entierro de Santa Inés (entombigo de Sankta Agneso), Baziliko Sankta Francisko la Granda, Madrido.
  • 1877 - La Falinta Anĝelo, Medalo Unuaklasa en la E.N.B.A., Ĝardenoj Buen Retiro de Madrido.
  • 1880 - Sepulcro del Eminentísimo Sr. Cardenal de la Lastra y Cuesta (tombejo de ka kardenalo Lastra), arkiepiskopo de Sevilo, marmoro, Katedralo de Sevilo.
  • 1881 (skizo realigata en 1877) - Monumento al Juan Sebastián Elcano, marmoro, prezentita al la E.N.B.A., Placo de la Urbodomo de Guetaria (Biskajo).
  • 1883 - Asunción de la Virgen (ĉieliro), reliefo el gipso, farita el ŝtono kaj lokita en 1885 ĉe la Poredgo de la Princo de la Katedralo de Sevilo.
  • 1887 - Monumento funerario de Goya, Meléndez Valdés y Donoso Cortés (tombejo de Goya, Meléndez Valdés kaj Donoso Cortés), kun Joaquín de la Concha Alcalde, Tombejo de Sankta Isidro de Madrido.
  • 1888 - La muerte de Santa Ágata (morto de Sankta Agato), basreliefo.
  • 1897 - Blazono por la fasado de la Ministerio de Fomento, Madrido.
  • 1905 - Skulptaĵoj de Sankta Francisko, Sankta Ekspedito kaj la Sakraj Koroj, Preĝejo de Sankta Vicento Martiro de Abando, Bilbao (Biskajo).
  • Tombejo de la Kardenalo Siliceo, Colegio de Doncellas Nobles, Toledo.
  • Skulptaĵoj de Sankta Bartolomeo kaj Sankta Andreso, Baziliko Sankta Francisko la Granda, Madrido.
  • Santa Teresa de Jesús, Preĝejo de Sankta Teresa, Madrido.
  • La Virgen del Rosario, Preĝejo de Sankta Jozefo, Madrido.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]