Riccardo Giacconi
| Riccardo Giacconi | |
|---|---|
| Riccardo Giacconi en la jaro 2003 | |
| Naskiĝo | la 6-an de oktobro 1931 |
| Naskiĝloko | Ĝenovo, Italio |
| Alma mater | Universitato de Milano |
| Premioj | Premio Nobel de Fiziko (2002) |
Riccardo GIACCONI [rikkardo ĝakkoni] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1931 en Ĝenovo) estas usona astrofizikisto.
En 2002 li gajnis duonan parton de la Nobelpremion pri fiziko, "pro siaj pioniraj kontribuoj al astrofiziko, kiuj kondukis al la eltrovo de kosmaj iksradiaj fontoj".
Li bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Milano, en Italio, kaj doktoriĝis tie en 1954. En 1956 li translokiĝis al Usono, kie li ankoraŭ loĝas. Li ankaŭ akiris usonan civitanecon.
Post 1999 li estas Profesoro de Esploro ĉe Universitato Johns Hopkins en Baltimore, Marilando, kaj ankaŭ ĉef-esploranto por la projekto Chandra Deep Field-South, uzante la Chandra iksradian observatorion (spaco-teleskopon).
D-ro Giacconi estas edziĝita kun Mirella kaj ili havas du filinojn, kaj unu filon (mortinta 1991 en aŭto-akcidento).
Eksteraj ligiloj [redakti]
Nobelpremio retpaĝaro (angle)
Listo de postenoj kaj premioj (angle)
Hejmpaĝo de Giacconi ĉe Universitato Johns Hopkins (angle)

